Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > La Kredo Nicea |
La Kredo Nicea estas mallonga sed preciza resumo de la kredo de kristanismo. Gxi estis originale verkita en la jarcento IV por klarigi la kredon de la Eklezio kontraux herezoj (precipe arianismo).
Jen la teksto (tradukita el la latina):
Mi kredas en unu Dio, la Patro cxiopova, faranto de
cxielo kaj tero, de videbla cxio kaj nevidebla.
Kaj en unu Sinjoro Jesuo Kristo,
la Filo de Dio solenaskita, kaj de Patro naskita antaux cxio
epoko.
Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, naskita ne farita,
kunsubstanca kun la Patro; per kiu cxio farita estas.
Kiu por ni homoj kaj nia savo, subiris el cxielo.
Kaj enkarnigita estas de Spirito Sankta el
Maria Virga, kaj homo
farita estas.
Krucumite ankaux pro ni sub Pontio Pilato, suferis kaj entombigita
estis, kaj
relevigxis trian tagon, laux la Skriboj, kaj
superiris en cxielon,
sidas dekstre de la Patro.
Kaj denove venos kun gloro, por jugxi la vivantajn kaj mortintajn,
de kies regno ne estos fino.
Kaj en la Spirito Sankta, Sinjoro kaj viviganto, kiu el la
Patro [kaj la Filo] elvenis.
Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata;
kiu diradis per la profetoj.
Kaj en unu, sankta, katolika kaj apostola Eklezio.
Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj.
Kaj atendas la relevigxon de mortintoj kaj la vivon de la
venonta epoko.
Amen.
La Kredo estas produkto de la difino de la kristana fido verkita de la Koncilio de Niceo (325) kaj de la Koncilio de Konstantinopolo (381). Batalante kontraux multe de herezoj, kiuj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du, la koncilioj difinis la Kredon. Ecx hodiaux gxi restas la baza resumo de la kristana kredo.
Notu: la esprimo "kaj la Filo" -- Filioque, en la originala latina -- kiun mi metis interkrampe, ne aperis en la originala kredo. Gxi ne estis asertita gxis la Koncilio de Kalcedono (451), kaj ne aperis en la katolika liturgio gxis post la jarcento VIII. Gxi ankoraux ne estas akceptita de la Ortodoksa Eklezio. Fakte, en la jarcento XV la ortodoska eklezio preskaux reunuigxis kun la katolika, sed la katolika obstine rifuzis cedi tiun unu vorton -- Filioque.
Unu el al partoprenintoj en la koncilio de 381 estis Gregoro Nisseno.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03