Enciklopedio Kalblanda > historio > Osama Bin-Laden |
Osama Bin-Laden (1957-) (arabe, Ussamah bin Laden) estas araba revoluciisto kiu batalas sanktan militon por la islama mondo. En la 1980-oj li batalis kontraux la komunista Sovetunio por forpusxi gxin de Afganio, kaj nun li batalas kontraux Usono por forpusxi gxin de la islama mondo. La cxeesto de Usono ja estas granda: en 2000 gxi havis 6000 soldatojn en Saudiarabio, bombantaj aeroplanoj super Irako kaj gxi estas delonge la patrono de Israelo. Bin-Laden estas tut-islamisto: li deziras la unuigxon de cxiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasos kiel la Sovetunio, kaj farigxos la Dis-Unuigxintaj Sxtatoj.
Laux la opinio de multaj islamanoj, modernismo ne povas kunvivi kun islamo kaj minacas forvisxi gxin. Tial Bin-Laden batalas kontraux la Okcidento.
Usono vidas la manon de Bin-Laden en la jenaj atakoj:
La lasta estas la plej granda atako kontraux civilanoj de post Hitlero.
Bin-Laden estas la estro de la terorista organizo La Bazo (arabe, al-Qaeda). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas sxipo, kiun li regas, sed gxardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La cxeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio, Bin-Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj cxeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj cxeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestinio.
Bin-Laden administras cxirkaux dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Cxecxnio, Tagxikistano, Jemeno, Somalio, Usono, ktp.
La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptanoj de Islama Jihado.
Gxis lastatempe, Bin-Laden logxis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaux tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio logxas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia ricxo estas, laux unu takso, cxirkaux 85 Md. Li havas jeton. Laux onidiro, liaj renoj malsanas.
Bin-Laden komprenas iom de la angla kaj skribis en la araba klasika.
Bin-Laden estas cxirkaux 198 cm de alto kaj 73 kg de pezo.
Bin-Laden estas filo de ricxa, pia familio en Saudiarabio, naskigxinte
en Riado. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej ricxa konstruanto de
Saudiarabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de
Sirio aux Palestinio. Li plenagxigxis en Jiddah.
Cxe universitato, Bin-Laden studis civilan ingxenierarton. Unu tiea
profesoro estis la tutislamista Abdulo Azamo, kiu fervorigis la fidon de
Bin-Laden. Malsimile al aliaj filoj de ricxaj arabaj familioj, Bin-Laden
nek klerigxis en universitata okcidenta nek iafoje logxis en la Okcidento.
Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas Bejruto: kiel studento
li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj kuris
post virinoj. Bejruto baldaux poste ruinigxis pro la enlanda milito. Tio
sxajnis al Bin Laden la puno de Dio.
Dum la milito de Afganio kontraux la Sovetunio (1979-89), la saudiarabia registaro
varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona
CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis cxe la pakistana limo
por subteni la militon. En 1986 li farigxis komandanto en la milito
kaj partoprenis en la kriza batalo de Gxalalabado. Dum la milito, en
1988, li anigxis la Bazon.
Post la malvenko de la Sovetunio en 1989, kaj gxia mirinda disfalo
post kelkaj jaroj, Bin-Laden farigxis multe pli ambicia. Li vidis, ke ecx
granda lando estas venkebla en milito.
En 1989, li revenis al Saudiarabio kiel milita heroo. En
1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis
soldatojn al Saudiarabio: por protekti Saudiarabion mem kaj por batali la
Golfan Militon (1991). Cxar Bin-Laden forte kontrauxstaris tion, la
registaro malliberigis lin al la urbo Jido. En 1991 Bin-Laden fugxis al
Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en
Saudiarabio kaj ne revenis hejmen.
La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la
disigon de la araba mondo ecx per milita potenco.
En 1992, Bin-Laden translogxigxis al Sudano, kiu tiam akceptis
iun ajn islamanon sen vizo. Li logxis tie 1992-96. En Sudano li
estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraux estris la
Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun
aliaj teroristaj grupoj por forpusxi usonajn soldatojn ekster la islama
mondo.
En 1992 Bin-Laden bombis hotelon en Adeno, Jemeno por mortigi usonajn
soldatojn, sed anstataux mortigi du turistojn de Auxstralio. Cxi tio estis
la unua terorista atako de Bin-Laden. Multaj aliaj sekvos.
En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin-Laden
kontrauxstaris. En 1993 liaj teroristoj mortis 18 soldatojn kaj ses
monatoj poste, Usono retiris de Somalio. Al Bin-Laden, Usono sxajnis
"papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuragxa ol la Sovetunio.
En 1993, laux Usono, Bin-Laden penis acxeti atombombon (aux la
necesan uranion) en la rusa nigra merkato. Li ankaux eble provizis monon
por la atako de 1993 kontraux la Gxemelaj Turoj de Novjorko.
En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj
mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj
Saudiarabio premis Sudanon deporti Bin-Ladenon.
Deportite en 1996, Bin-Laden foriris al Afganio, kie li ankoraux
logxas. Bin-Laden tiam deklaris sanktan militon kontraux Usono. Liaj
celoj:
Bin-Laden malestimas la saudiarabian registaron: gxi ne starigas islaman
legxon, lekas la boton de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la
landon de la sanktaj urboj Meko kaj Medino. La usonaj soldatoj, lauxvice,
subtenas la tiranan regxon. Li ne nomas sian patrolandon Saudiarabio, sed
la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj".
Laux Bin-Laden, Usono starigis soldatojn en la Mezoriento por protekti
Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.
De post almenaux 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi
Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.
En 1996, la Taliboj (la "studentoj") venkis Afganion. Kvankam lia
interpreto de islamo estis severa, ili estis honesta kaj ordigis la landon
post jaroj de milito kaj hxaoso. Bin Laden subtenas la Talibojn kiel
komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin-Laden tre multe
admiras la Talibojn kaj deziras iun similan por la tuta islama mondo. Li
edzinigis la filino de Mohameto Omaro, ilia regnestro.
En 1998 li deklaris sian intencon mortigi ne nur usonajn
soldatojn en la Mezoriento, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aux
militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraux iu ajn auxtoritata
interpreto de islamo. Spite de tio, liaj
vortoj estis unuafoje realigita en auxgusto, kiam li bombis la usonajn
ambasadorejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadorejoj
ekster la Mezoriento, sed la mortintoj estis civilanoj. La nombro ankaux
estis multe pli granda ol pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed
nun centoj. Bin-Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado
en la Mezoriento.
En vengxo por la ambasardorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio
(kaj bombis lokon, kie Bin Laden jxus estis antaux horoj) kaj fabrikon lian
en Sudano.
En 1999 Bin-Laden verkis libron, Usono kaj la Tria
Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj
Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; gxi
restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj) kiu disfalis je la 11-a de
sepembro 1922.
En 1999 la CIA penis mortigi lin.
En 2000 liaj teroristoj bombis per boaton grandan truon en la
flanko de la usona militsxipo la USS Cole apud Adeno,
Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militsxipo simbolis la
Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.
Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en
Vasxingtono kaj detrui la Gemelajn Turojn en Novjorko, mortiginte pli ol
4000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin-Laden mem neis respondecon
por la atakoj, sed diris, ke tiuj estas la "puno de Dio" kaj dankis
Dion. Tri semajnoj antaux la atako, Bin-Laden avertis pri tre granda atako
kontraux Usono por gxia subteno de Israelo. En la tagoj antaux la atako,
li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li
vokis la popolon de Afganio kaj Pakistano batali
sanktan militon kontraux Usono.
Je la 7-a oktobro Usono
atakis Afganion kiel gastiganto de Bin-Laden. Bin-Laden vokis la islaman
mondon al milito kontraux Usono. Li rigardas la militon kiel lukto inter
islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.
De post 1996, Bin-Laden estis militanta kontraux Usono, sed Usono nur
nun rekonas tion.
Bin-Laden volas fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio:
kauxzi gian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aligxas al
lia imperio, li povos detrui Usonon kiel granda potenco.
...
Vivo
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je septembro 2001.