Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > fiziko > astronomio > geniuloj > Ejnstejno

Ejnstejno kiel studento cxe Zuriko Politekniko, 1898

Ejnstejno

IK: 150

modernismo judismo
Biblioteko Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
vivo verko cerbo IK skribtablo

Alberto EJNSTEJNO (1879-1955), (germane: Albert Einstein) la plej fama sciencisto de la jarcento XX, estis la svisa fizikisto kiu eltrovis la teorion de speciala kaj gxenerala relativeco je 1905 kaj 1915.

Vivo

Ejnstejno naskigxis en Germanio, sed iris al Svislando por studi kaj labori kaj, post kiam la Nazioj forprenis lian germanan civitecon je 1933, li iris al Usono, instruinte cxe Princeton (logxinte cxe 112 Mercer St). En Usono je 1939, li sendis leteron al Prezidento ROOSEVELT, konsilinte lin konstrui atombombon bazitan sur siaj teorioj, supozinte (malkorekte) ke Germanio konstruis tian bombon. Post ses jaroj, Usono konstruis du atombombojn, sed bombis per ili ne Germanion sed Japanion, je 1945 por fini Mondmiliton II.

Verko

El lia teorio de relativeco venis la fama formulo:

E=mc²

La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, materio egalante energion laux la rapideco de lumo (c = 299 792.458 km/s²). Sur cxi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.

La teorio de relativeco ankaux diras ke neniu povas iri pli rapide ol lumo aux c. Sed ju pli rapide iu iri proksime de c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda igxas maso. Ekzemple, se unu el juna paro de gxemelo iras al la steloj per tre rapida stelsxipo kaj revenis al Tero, li ankoraux estus juna sed lia frato estus maljuna aux ecx delonge mortinta -- cxar tempo sur la stelsxipo fluis tre malrapide.

La teorio ankaux skribas pri gravito kiel faldo en spaco....

Implica en la teorio de Ejnstejno estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, iu povus iri pli rapida ol lumo, kio, laux Ejnstejno, estas malebla. Iuj opinias ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas cxiam kaptita en tiaj truoj.

Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Ejnstejno ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la jarcento XX, plejparte disvolvigita dum la 1920-oj. Laux kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determinebla. Sed cxi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Ejnstejno ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max BORN):

Mi neniam kredos ke Dio jxetkubas pri la mondo.

Kvantuma mekaniko staris kontraux lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Siaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.

Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Ejnstejno esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Ecx hodiaux fizikistoj penas eltrovi tian teorion.

Cerbo

norma cerbo
norma cerbo
cerbo de Ejnstejno
cerbo de Ejnstejno

Fonto: The New York Times

La cerbo de Ejnstejno ankoraux ekzistas, en trancxajxoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por ia ajn diferenco. Kvankam gxia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli largxa ol la norma, la fendo de Sylvia tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskigxo. Ejnstejno ja ne parolis gxis la agxo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo kiu estas tre granda, estas la loko kie sciencistoj nun kredas, ke la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Ejnstejno ja estis genio.

IK

Laux legendo, la IQ aux IK (intelekta koeficiento) de Ejnstejno estis super 200. Sed mi ne povas trovi iun ajn ateston por subteni la legendon. Laux miaj esploroj, gxi estas cxirkaux 150. Tion surprizis min. Mi ofertas du klarigojn por la sxajne malalta poento:

Skribtablo

La skribtablo de Ejnstejno ...


Biblioteko:

Inter aliaj libroj, Ejnstejno legis:


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59 T T T T