Enciklopedio Kalblanda > filozofio > geniuloj > Kantio |
IK: 153
Imanuelo KANTO (1724-1804) (germane, Immanuel Kant) estis germana filozofo kaj metafizikisto de Konigsbergo kiu floris dum la 1780-oj. Kantio estas la respondo al la skeptikismo de Humo kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo.
La du cxefaj verkoj de Kantio estas
Kritiko de Pura Racio (1781) kaj
Kritiko de Praktika Racio (1788). En la unua li filozofas
pri la naturo de scio, precipe scienca scio, kaj en la dua pri moralo kaj
la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la
animo.
Kantio esploris la naturon de racia scio, scio bazita sur la faktoj de
la mondo raportitaj de la sensoj, kaj niaj racia penso pri tiaj faktoj.
Laux Kantio, la faktoj, ecx kun la helpo de racio, estas sensencaj,
nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj
cxar gxi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la
produkto de fakto aux racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen
interpreto estas sensenca.
Sed ecx tia sistemo de racia scio -- fakto, racio, antauxjugxa
interpreto -- estas tro limigita: gxi nur povas kompreni kaj scii la
sxajnajxojn de la mondo, kiun Kantio nomis fenomenoj. La vera
realo, ajxoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li
nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas Dio,
la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Cxi tiuj restas
ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laux
Kantio, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kantio monstras
la raciajn difektojn de antauxaj pruvoj de Dio (precipe la de Anselmo, Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj
la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo scienco, nun kaj
por cxiam.
Cxi tiuj tri problemoj de metafiziko -- Dio, libereco kaj senmorteco --
Kantio traktas en lia sekvinta kritiko, Kritiko de Praktiko
Racio.
Kie la filozofio de Kartezio komencas
kun "Mi pensas...", la de Kantio komencas kun "Mi devas...". Kie sensa kaj
racia scio estas kondicxa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo
estas senkondicxa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte
malkasxita al la menso, per la vocxo de konscienco, ne malrekte per longa
cxeno de rezonado. Tial gxi estas la certa fundamento de filozofio.
La principo, el kiu la moralo de Kantio fluas, estas la senkondicxa
ordono:
Ekzemple, "Ne sxtelu" estas morala devo cxar se cxiuj sxtelas, cxiuj
efektive havas neniun, cxar havado farigxus malebla. La ordono aplikas ne
nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estajxo (eksterteranoj,
robotoj, ktp).
De lia moralo, de pratika racio, Kantio povis pruvi tion, kion li ne
povis pruvi per pura racio, kiel implicita en la naturo de moralo:
Kvankam Kantio estis kristano kaj kredis ke kristanismo estas la plej vera religio, lia
interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte gxian moralon kaj
foriginte multe de gxia historia esprimo. Ekzemple, Kantio komprenis la
Triunuon (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) kiel etika aserto, ne kiel
kosmologia aserto.
Kantio estis influita de Christian Wolff, Lejbnico, Neuxtono, Humo kaj
Rousseau
Kantio rekte influis Hegelon kaj aliajn de
la skolo de germana idealismo.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01
1781: Kritiko de Pura Racio
1788: Kritiko de Praktika Racio
Agu kvazaux la legxo, laux kiu vi agas, farigxus legxo universala.
Influo
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.