Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > fiziko > geniuloj > Neuxtono

bildo de Jerome Snyder, © TIME-LIFE Books Neuxtono

IK: 168 kristanismo modernismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Neuxtono (1642-1727) (angle, Isaac Newton) estis brita sorcxisto, alhxemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej bona sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri legxojn de fizika movo, la legxon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Lejbnico sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super cxio, la fiziko de Neuxtono klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, cxe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Neuxtono firme najlis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la jarcento XVIII.

La fiziko de Neuxtono, la klasika mekaniko, staris sen defio gxis la jarcento XX, kiu vidis la alvenon de la fiziko de Ejnstejno kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Neuxtono enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo versxajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda movigxo kaj la de Gilberto pri magnetopovo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis tute mekanika.

Neuxtono studis cxe Triunuo de Kembrigxo 1661-68. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis sin. Kiam Kembrigxo estis malfermita de la pesto de 1665-66, Neuxtono revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li farigxis profesoro de matematiko cxe Triunuo.

Neuxtono klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687):

la tri legxoj de movo:

  1. La legxo de inercio: Korpo restas senmova aux en uniforma stato de movo krom se forto agas sur gxin.

  2. F=ma: forto (F) egalas la maso (m) obligita de la akcelo (a).

  3. Se du korpoj efikas per fortoj sur unun de la alia, tiuj cxi fortoj havas la saman grandojn kaj mala direktojn.

La unua legxo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movita de forto. La dua legxo priskribas la korpon movita de forto...

la legxo de universala gravito:

Laux legendo, unufoje kiam Neuxtono sidis sub pomujo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri legxojn de movo al la tri legxoj de Keplero pri planeda movigxo, Neuxtono malkovris la legxon de universala gravito. Laux la legxo, cxiu maso allogas cxiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.

Pli precize:

F = (G * m1 * m2) / (r ^ 2)
kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj G estas universala konstanto.

Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.

aliajxoj

La patro de Neuxtono estis senalfabeta. Li mortis antaux la nasko de Neuxtono. Lia vicpatro estis bienestro.

Religie Neuxtono estis publike anglikana, sed private li ne kredis al la Triunuo sed kredis ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la anglikanan sakramenton.

Kvankam neuxtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, la de Laplaco), Neuxtono mem ne vidis la mondon tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaux sorcxon, numerlogion, astrologion kaj alhxemion. Kvankam Neuxtono helpis fondi modernismon, la moderna mondbildo de la Okcidento, Neuxtono mem pensis antauxmonderne.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1999.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T