Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > aliaj > enciklopedio

enciklopedio

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Enciklopedio estas aro de libroj kiu celas kapti tutan scion. La vorto devenas de greka vorto kiu signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Ambaux Aristotelo kaj Demokrito atingis kapti tutan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraux ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la jarcento I, enhavante 37 librojn kaj 20 mil faktojn elcxerpita el 2 mil libroj kaj 100 auxtoroj. Gxi enhavas ambaux fakton kaj fikcion kaj farigxis la fonto de postaj enciklopedioj.

En la jarcento III, la unua cxina enciklopedio aperis, Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Cxinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por sxtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj dauxras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de Du Yu en 801 kaj estis redaktis kaj verkita gxis la jarcento XX.

En la jarcento IX, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Qutayba. Li traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri cxi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, pregxoj, nutrajxo, virinoj.

En la jarcento XVIII aperis en Euxropo la moderna enciklopedio, kiu celas kapti tutan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El cxi tiuj, la plej fama estis la Encyclopédie de Dideroto. Voltero, Rousseau, d'Alembert kaj Monteskuo verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraux gxia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaux naskigxis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo Encyclopedia Britannica, kiu ecx hodiaux restas la plej auxtoritata en la anglalingvana mondo.

En la jarcento XX, la TTT naskigxis kaj farigxis iaspece virtuala enciklopedio. Sed gxia enhavo estas treege hxaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed gxis nun ili estas aux tro malgranda aux tro imagomanka.

Kompreneble, la redaktoro de cxi tiu enciklopedio havas siajn mem ideojn pri kiel fari bonan surretan enciklopedion.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59 T