Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Johano de la Kruco |
Festotago: la 14-a de decembro
Sankta Johano de la Kruco (1542-91) (hispane, San Juan de la Cruz) estas hispana sanktulo, cxefa mistika filozofo de kristanismo kaj grava influo de katolika spiriteco. Kun Sankta Tereza de Avila, li fondis la religian ordon de Desxuitaj Karmelanoj.
Li naskigxis en 1542 kiel Juan de YEPES y Alvarez en Fontiveros, Hispanio, filo de teksiistino kaj nobelo malheredita pro lia edzigxo. Post la morto de sia patro, la familio vivis malricxe kaj Johano malsatis en la plej ricxa urbo de Hispanio. Kiam li havis 14 jarojn, li laboris en hospitalo, zorginte pri la malsana kaj freneza. Per tia sperto, Johano lernis trovi belecon kaj gxojon ne en la mondo sed en Dio.
Dum li laboris en la hospitalo, Johano studis cxe jezuita kolegio, kie li lernis, inter aliaj, la grekan kaj la latinan. Li farigxis karmelano en 1563 kaj dauxrigis sian studon cxe la Universitato de Salamanko, kiu estis forta en tomasisma filozofio, influo kiu poste aperis en liaj verkoj.
Kiel karmelano, Johano renkontis Sankta Tereza de Avila, kiu instigis lin reformi la viran parton de la ordo. En 1568 en farmodomo Johano, kun tri aliaj monahxoj, fondis severan formon de la ordo. Tio estis la komenco de la Desxuitaj Karmelanoj, kiuj vivis tiel malricxe ke ili ne portis sxuojn.
Post tempo, aliaj monahxoj ekstaris kontraux la reformon. Fine en 1576, Johano estis kaptita kaj serurita en malgrandan karceron, 2m x 3m, kaj estis batita trifoje semajne. La karcero estis malluma kaj nur havis unu malgrandan fenestron apud la alta plafono. Tie li restis dum naux monatoj. Sed spite de cxio, lia amo kaj fido brulis forte: li havis neniun, neniun escepte de Dio, kaj Dio donis al li grandan gxojon.
Post naux monatoj, Johano fine eskapis, nure kun la mistika poezio kiun li verkis en la karcero, kaj sekvis hundon al civilizo. Li devis sin kasxi de siaj persekutantoj en monakxinejo, kie li legis sian poezion. Ekde tiam, li diris kaj skribi pri sia sperto de la amo de Dio.
Li ankaux regis la Desxuitajn Karmelanojn. La ordo tute sendependigxis en 1593, kvankam la papo parte sendependigis gxin de la aliaj Karmelanoj en 1580.
Johano verkis rimarkindajn librojn de mistikismo, de praktika konsilo pri spirita kreskado kaj pregxado. La du plej famaj estas Supreniro de Monto Karmelo kaj Malluma Nokto de la Animo. Lia poezio estas inter la plej bela de la hispana.
Inter multaj aliaj, Sankta Johano de la Kruco estas sxatita de Johano Pauxlo la 2-a kaj Tomaso Mertono.
Johano estis sanktuligita en 1726 kaj deklarita Doktoro de la Eklezio en 1926. Lia festotago estas la 14-a de decembro.
(Cxefa fonto: http://www.catholic.org/saints/johncros.html)
Kie ne estas amo, metu amon -- kaj vi trovos amon.
Kiu iam vidis homojn konvinkitajn ami Dion per severeco?
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00