Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo > Papo Johano Pauxlo la 2-a

Papo Johano Pauxlo la 2-a

kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Johano Pauxlo la 2-a (1920- ) (latine: Ioannes Paulus PP. II) estas la nuna papo (= la episkopo de Romo kiu estras la katolikan eklezion). Li farigxis papo en 1978 kiam li havis 58 jarojn. Estante pola, li estas la unua neitala papo post 456 jaroj.

Li naskigxis kiel Karol Joseph WOJTYLA en Wadowice, Pollando je la 18-a de majo 1920 de gepatroj proletaj. Lia patrino mortis en 1929 kiam li havis 9 jarojn. Li estis juna viro kiam Germanoj venkis lian landon (la milito mortigis lian patron), kaj tiam la Rusoj. En 1942 li decidis esti sacerdoto kaj sin kasxis en la palaco de la cxefepiskopo de Krakovo -- kie li mem estos cxefepiskopo post du jardekoj. Dum la milito li ankaux rolis en kontraux-naziaj teatrajxoj kaj helpis judanojn forflugi for de la nazioj. Li farigxis sacerdoto en 1946 kaj studis kaj instruis filozofion (kiel profesoro en Lublino kaj Krakovo). Li farigxis episkopo en 1958, cxefepiskopo de Krakovo en 1964, kardinalo en 1967 kaj, fine, papo en 1978.

En 1981 li estis pafita. En 1992 li konfesis ke la Eklezio maljuste kondamnis Galileon en 1633. En 1994 la usona gazeto TIME elektis lin kiel "Homo de Jaro" (La sama magazino opiniis ke Bill GATES estas "La Mastro de la Universo"). En 1995, en la papa letero Evangelium Vitae, li ekstaris kontraux mortpuno, finiginte la longdauxran toleron de la Eklezio por tiu.

En 2000 Johano Pauxlo konfesis kaj apologis por la multaj pekoj de la Eklezio dum la unuaj du jarmiloj kontraux la rajtoj kaj digno de gentoj, judoj kaj alireligianoj:

Ni pardonas kaj pripetas pardonon! Ni ne povas ne rekoni la perfidojn de la evangelio faritaj de iuj el niaj fratoj, precipe dum la dua jarmilo... Kristanoj iafoje cedis al sentoleremo, ne estinte fidela al la granda ordono de amo, tiel malpurigis la vizagxon de la Eklezio.

La konfeso estas gxenerala, ne menciinta nek la Krucmiliton, Inkvizicion, la perfortan konverton de paganoj en Afriko kaj Ameriko, nek la silenton de la Eklezio dum la gentomortigado de Hitlero.

Kiel papo, li ofte vojagxas tra la mondo kaj regas ok lingvojn (la polan, latinan, italan, hispanan, portugalan, francan, anglan kaj germanan). Li verkas ekleziajn leterojn, librojn kaj ecx poezion. Li rolis en la liberigo de orienta Euxropo for de Rusio, kaj malkasxe subtenis la polan sindikaton, Solidaro.

Li estas la unua papo kiu portas patalonon sub sia mesvesto.

Same kiel Reagan, la usona prezidento, Johano Pauxlo la 2-a estas persone tre sorcxa kaj populara, sed en kredo kaj celo tre konservativa kaj nefleksebla, elektante por episkopoj spegulantojn. Kaj same kiel Reagan, li estas pelita cxefe de lia kredo, ne de lia deziro por potenco.

Pri kontestitaj demandoj, Johano Pauxlo la 2-a staras kontraux aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotigxo de virinoj aux edzoj, kaj samseksumado. Li ankaux subtenas politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malricxaj landoj.

Katolikoj en Usono emas vidi lin kiel prezidento de la Eklezio, ne kiel regxo aux papo.

La papo rigardas la Interreton kiel donacon de la Sankta Spirito por la evangelizado de la mondo.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01

T