Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > hindeuxropana > latinida > hispana

la hispana lingvo (Espaņol)

Specimeno Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

parolantoj: 300 milionoj
landoj: Hispanio kaj la landoj de gxia eksimperio: Hispanio kaj okcidenta Latinameriko
origino: de la vulgara latina de Hispano (precipe de Madrido), cx. 900
skribo: latina
specimeno: saluton

Padre nuestro que estas en los cielos,
santificado sea tu nombre.
Venga tu reino.
Hagase tu voluntad,
como en el cielo, asi tambien en la tierra.
El pan nuestro de cada dia, danoslo hoy.
Y perdonanos nuestras deudas,
como tambien nosotros perdonamos a nuestros deudores.
Y no nos metas en entacion,
mas libranos del mal.

La hispana lingvo (900-) estas lingvo latinida, nun parolate de 300 milionoj, precipe en Hispanio kaj la nacioj de Ameriko (sude de Usono kaj okcidente de Brazilo). La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la cxina, angla, rusa, kaj la franca), kaj estas unu el la fontoj de Interlingua. Laux nombro de parolantoj, gxi estas la plej furora latinida lingvo, sed laux internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca plie furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, rare estas.

La hispana pleje similas al la portugala kaj la kataluna: kie la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna la de orienta Iberio, Hispanio estas la de la mezo, precipe de Madrido.

La hispana devenas de la latina vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam la latina de la nuna Hispanio farigxis izolita de la de Francio kaj Italio. La hispana estis unuafoje skribita en la jarcento X. Jam en la jarcento XIII, la hispana de Kastilio (la regno de Madrido) estis la normo, kaj restas tia gxis hodiaux. Inter 1500-1800, per la kresko de la Hispanio Imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de Madrido, tial ekzistas iuj malsamoj (precipe en prononco), sed malgraux tio, la lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego al Madrido.

La baza vortaro, kompreneble, devenas de la latina vulgara, sed suferante jarcentoj de sonsxangxoj. Inter la jarcento VIII kaj XV, Hispanio estis regata de araboj, kaj tiam la hispana prunteprenis multe de vortoj el la araba. Ekde tiam, gxi prunteprenis vortojn de la franca, la itala, la latina klasika, kaj de lingvoj amerikanaj.

Kvankam Esperanto rare pruteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en la du lingvoj estas kuzoj, tial ili similas familie:

Tia simileco ne estas per hazardo: gxi plejparte gvatsekvas la sonsxangxon inter la latina -- kies vortoj estas preferataj de Esperanto -- kaj la hispana.

La latina ne havas la sonojn cx, gx, jx, kaj sx -- ili plejparte eniris en Esperanton el la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca (busxo), caballo (cxevalo), playa (plagxo), ktp.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00 T