Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Tereza de Avila

Sankta Tereza, 1576

Sankta Tereza de Avila

Festotago: la 15-a de oktobro kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Sankta Tereza de Avila (1515-82), ankaux konata kiel Sankta Tereza de Jesuo, estas fama hispana sanktulo kaj mistikulo de katolikismo. Sxi reformis la religian ordon, la Karmelanoj, fondinte la ordon de Desxuitaj Karmelanoj. Sxi batalis kontraux protestantismo per pregxado kaj verkis gravajn librojn pri pregxado kaj la vivo spirita: Vivo, La Vojo al Perfekteco kaj Interna Kastelo.

Kiam sxi havis 15-jarojn, sxia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgita de auxgustenaj monahxinoj. Post kiam sxi legis la verkojn de Sankta Jeromo, sxi decidis eniri la religian vivon. En 1535 sxi aligxis al la Karmelanoj, kontraux la volo de sxia patro (sed li poste konsentis). Sxi grave malsanigxis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam sxi spertis vizion de "la vundegita Kristo", kio sxangxis sxian vivon por cxiam.

La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortigxis. Instigita de la vizioj, sxi luktis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Desxuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la jarcento XVI, monahxinoj ofte vivis lukse kaj ne laux la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis Sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Desxuitaj Karmelanoj.

Dum la malfruaj jaroj de sxia vivo, sxi iris tra la tuta Hispanio fondinte novajn monahxinejojn de sxia nova ordo. Sxi ankaux verkis tri gravajn librojn pri pregxado kaj la vivo mistika: Vivo, Interna Kastelo kaj La Vojo al Perfekteco. La lasta estas sxia klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratinoj de sxia ordo.

La itala artisto Bernini traktis pri sxi marmore en lia La Ekstazo de Sankta Tereza, kiu nun staras en malgranda pregxejo en Romo.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T