Enciklopedio Kalblanda > scienco > biologio > geniuloj > Darvino |
Karlo DARVINO (1809-82) (angle, Charles Darwin) estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion de evoluo per natura elekto. Gxi restas la cxefa teorio de biologio kaj skuis (kaj ankoraux skuas) la kristanan fidon de la Okcidento. Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto (kaj kun 9 megadenaroj -- li estis de familio ricxa kiu fabrikis ceramikajn potojn por la burgxaro).
En 1831, havinte 22 jarojn, sxatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojagxis cxirkaux la Tero en la sxipo HMS Beagle, dum kvin jarojn. La sxipo esploris en detalo la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la sciencisto de la vojagxo. Dum la vojagxo Darvino legis la novan verkon de Lyell pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantajxojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis -- precipe en la insuloj de Galapago, kie cxiu insulo havis sian propran specon de testudo, fingo kaj marigvano.
Darvino pensis pri la varieco laux la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kauxzoj kiuj formis la teron, ankoraux agas nun, iom post iom, dauxre kaj malrapide tra la epokojn. Kiel rivero formas sian vojon. Cxi tiu estas la skolo de samaspektismo. La kontrauxa, tradicia skolo, katastrofismo, diris ke sxangxo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, por ekzemplo. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laux regulo.
Tial laux Lyell, se vivo evoluis antauxe, gxi ankoraux evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj pasxoj.
En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojagxon en Vojagxo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, Darvino kredis ke specoj de vivajxoj evoluas -- la rezulton li vidis en Galapago kaj ecx en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigis gxian kielon. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj -- homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion -- sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venontan generacio? Laux Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?
La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso. Maltuso diris ke homaro estos malricxa kaj malsata por cxiam cxar la nova generacio cxiam estos pli granda ol la havo de nutrajxo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutrajxo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutrajxo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi suficxe longe por naskigi la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis naturan elekton. Gxi estas la klarigo de evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi.
Darvino kasxe priskribas siajn ideojn en libro kaj diris pri gxi sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis libron cxar evoluo staris kontraux kristanismon, la sincera fido de multaj de liaj parencoj kaj samlandanoj. Laux la sankta libro de kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj cxiun specon de vivo en la komenco de la mondo. (Vidu Genezo 1).
Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, Alfred Russel WALLACE sendis leteron al Darvino, petinte konsilon. Wallace ankaux vojagxis cxirkaux la mondo, ankaux studis vivon de insuloj (la de Indonezio), ankaux legis Maltuson, kaj ankaux eltrovis la ideon de natura elekto. La letero pusxis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Wallace anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, Origin of Species ("Origino de Specio"), kiu klarigas kaj subtenas sian teorion de evoluo per natura elekto.
Kvankam evoluo detruis la kristanan fidon de Darvino, gxi ne detruis la fidon de Wallace. Wallace kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluo: ne pro vantajxo aux fido, sed cxar evoluo ne povas suficxe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia cxefa verko, Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Darvino antauxsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne konis kiel tio okazis. Genoj estis eltrovitaj poste de Mendelo kaj aliaj.
Rimarkoj pri evoluo:
Alia artikolo pri Darvino en Esperanto.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59