Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Orvelo

Georgo ORVELO

Diroj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Verko Post Morto Konsilo al la Leganto

Georgo ORVELO (1903-50) (angle, George Orwell) estis angla auxtoro kiu verkis mallumajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Bestofarmo, ambaux pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo, la tiraneco de tiama Rusio. Li ankaux verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. Felicxe, la reala 1984 estis sekvita de 1989.

Vivo

Naskigxinte kiel Eric BLAIR en Hindio al brita burgxa familio, Orvelo (lia posta plumnomo) iris al la bona brita lernejo Etono, sed ne al universitato. Anstataux li iris al Birmo en 1922 kie li servis kiel polico de la brita imperio (priskribita en Birmaj Tagoj). Poste en 1927 li iris al Parizo kie li vivis sengrose, kaj faris same en Londono (priskribita en Sengrose en Parizo kaj Londono), vidinte la mondon de la fundo. En 1936 li batalis en Hispanio kontraux Franko kaj por la maldesktro en la enlanda milito kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita en Omagxo al Katalunio), kie li maturigxis politike.

Post la milito, li revenis al Britio kaj laboris kiel nefama, neeldoninda auxtoro kaj jxurnalisto. Dume kaj jxusposte la Dua Mondmilito, li verkis siajn du majstrajxojn: Bestofarmo kaj 1984. Li mortis en 1950.

Famo venis nur post morto kiam politika opinio turnis al li dum la Fridmilito inter Usono kaj Rusio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orvelo estis maldekstrema socialisto en vivo, en morto li estis heroo de la kontraux-komunista dekstro.

Verko

1984 Bestofarmo

1984 estas la malluma profetajxo de Orvelo pri la Okcidento. En la romano, la mondo estas dividita inter tri grandaj sxtatoj kiuj sencxese intermilitadis. Cxiu civitano estas sub la senlaca okulo de la sxtato, havante en sia domo televido kiu ade vomas sxtatan propagandon kaj ebligas la sxtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Jxurnaloj, libroj kaj ecx vortaroj estas sub la boto de la sxtato: Se homo falas el la favoro de la sxtato, lia nomo estas zorgeme forvisxita for de cxiu skribita arkivo; li farigxas nepersono.

Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. La vortaro malkreskas jaron post jaro cxar la sxtato forvisxas vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon".

Newspeak kaj Esperanto: eble estas satiro de la baza angla, formo de la angla kun cxirkaux 1000 vortoj, aux ecx de Esperanto mem: Newspeak ne nur estas konstruita kiel Esperanto (ekzemple, good = bona, ungood = malbona), sed Orvelo mem certe sciis pri Esperanto: kiam li iris al Parizo en 1927 por viziti sian onklino kaj plibonigi sian regadon de la franca, Orvelo logxis en la sama domo kiel Euxgeno Lanti. Esperanto estis la cxefa lingvo de la domo kaj, por Lanti, kiel Orvelo sciigxis, Esperanto estis ne jxus lingvo, sed ankaux ideologio. Lanti montris al Orvelo (se li ne vidis gxin antauxe) la ligilon inter politiko kaj lingvo.

Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo".

Cxi tiuj nun estas vulgara parto de la angla. Orvelo ankaux donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la sxtato estas cxiopova kaj cxioscia. Orvela ankaux temas pri vorto, kiu signifas la kontrauxan de gxia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas sxtatajn mensogojn).

Orvelo ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-oj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orvelo mem opiniis ke la logiko de kapitalismo emas al fasxismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

Bestofarmo (angle, Animal Farm) estas la fabelo de Orvelo pri stalinismo. La fabelo rakontas pri la sukcesa ribelo de farmbesto kontraux la farmisto kaj la fiaska, sekvinta regximo de la porkoj. Kvankam gxi estis verkita kiel atako kontraux stalinismo, gxi tamen montras kiel tiraneco, kaj ne libereco, logike fluas el la naturo de homo kaj politika potenco.

Kvankam gxia atako kontraux la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Fridmilito, tamen dum la Dua Mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraux Germanio, la libro estis neeldonebla. Kaj, kvankam Orvelo estis maldesktrema, la maldesktro dum la 1930-oj ne sxatis lin pro la sama kontraux-stalinismo. Antaux 1945, multaj de la maldeksto evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orvelo rifuzis esti sxafo. Kaj cxi tio estas la valoro de Orvelo: menso klara kaj sendependa, menso kiu ne estas koruptita de la nobelaj mensogoj de la tempo.

Parenteze: multe de tio, kion Orvelo diris, estis dirita antaux du mil jaroj de Aristotelo en lia libro Politiko.

Post Morto

Kvankam stalinismo delonge disfalis, la averto de Orvelo ankoraux pravas ie ajn, kie politika potenco farigxas ne ilo sed celo en si mem.

Konsilo al la Leganto

Cxar la verkoj de Orvelo estas ankoraux sub kopirajto, ili gxenerale ne estas haveblaj el la TTT, escepte kiel eltirajxo aux traduko: ekzemple, vi povas havi la tuton tekston de 1984 en la estona.

Ekzistas traduko (sole en papero) en Esperanton de Bestofarmo, sed ne de 1984 -- eble pro la implica satiro pri Esperanto per la lingvo Newspeak.

....


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T