Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > hindeuxropana > latinida > franca

la franca lingvo (Français)

Historio Specimeno Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

parolantoj: 125 milionoj (42% kiel fremda lingvo)
landoj: Francio kaj la landoj de gxia eksimperio: Kanado, Algxerio, Haitio, Eburbordo, Belgio, Zairio, ktp
origino: de la vulgara latina de Francio (precipe de Parizo), cx 950
skribo: latina
specimeno: saluton

Notre Père qui es aux cieux!
Que ton nom soit sanctifié;
que ton règne vienne;
que ta volonté soit faite
sur la terre comme au ciel.
Donne-nous aujourd'hui notre pain quotidien;
pardonne-nous nos offenses,
comme nous aussi nous pardonnons à ceux qui nous ont offensés;
ne nous induis pas en tentation,
mais délivre-nous du malin.

La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41.6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Gxi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la cxefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas la plej disvastigita lingvo en la mondo kaj, kun la angla, gxi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.

La franca estis unu el la cxefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: cxe, oni, dimancxo, cxevalo, mangxi, fermi, frapi .

Laux la Encyclopedia Britannica, almenaux cxi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:

  1. 52.8 Francio
  2. 6.4 Kanado
  3. 5.1 Algxerio
  4. 5.1 Haitio
  5. 4.4 Eburbordo
  6. 3.3 Belgio
  7. 2.6 Zairo
  8. 2.1 Tunizio
  9. 1.9 Usono
  10. 1.8 Kameruno
  11. 1.2 Madagaskaro
  12. 1.2 Nigxero
  13. 1.2 Svislando

Notu bone ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono nur enhavas tiuj, kiuj parolas france cxe hejmo, sed ne tiuj, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo (ekzemple, en infaneco. en lernejo, ktp. La franca estas unu el la cxefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.


Historio:

-100 500 1000 1500

-100

La franca devenas rekte el la vulgara latina parolita en Francio en la jarcento -I post la venko de Cezaro. La vulgara latina ne estis la klasika latina de Cezaro kaj Cicerono, sed la latina efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latina de la Vulgato. Ecx en la tagoj de la Imperio, la vulgara latina enhavas latinidajn ecojn.

500

Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latina de Francio, plejparte izolita de la latina de Hispanio kaj Italio, farigxis iom post iom nova lingvo: la franca mem.

1000

En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influinte la disvolvigxon de
la angla, kiu ecx hodiaux enhavas multe de francaj vortoj. En la jarcento XII, la provenca, la franca de la sudo, floris inter la trobadoroj. Ecx en tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj.

1500

Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando.

En la jarcentoj XVIII kaj XIX, la franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenagxigxis en Pollando sed, kiel plenagxulo kaj sciencisto, logxis kaj laboris en Francio. Tio ankoraux okazas ecx hodiaux, sed estas pli ofte per la angla.

Dum la jarcento XIX kaj XX, la franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaux disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la levigxo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas gxenerale pli forta ol la sama de Britio.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59 T