Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > albiganismo

kastelo de Foix albiganismo

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
doktrino sakramento moralo organizo historio

albiganismo (1000-1400) estis kristana herezo kiu floris en suda Francio dum la jarcentoj XII kaj XIII, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. Gxi instruis ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial iu ajn karna estas malbona: nasko, edzigxo, ecx la sakramentoj. Gxi instruis ke la tero estas la infero, ke Jesuo ne estis Dio, ke sinmortigo estas bona, militio kaj edzigxo malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malricxecon. Gxi preskaux pereigis katolikismon, kiu fondis la Inkvizicion, la ordon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraux gxi. Albiganismo estis la plej furora brancxo de pli largxa herezo, katarismo (de la greka, katharos, "pura").

doktrino

Albiganismo estis herezo dualisma. La universo estas lukto inter du dioj:

Ni estas animoj kreitaj de Dio, logxinte en la cxielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la tero, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el cxi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.

Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Cxar li estis perfekta, lia korpo ne estis karna sed de cxiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Lia naskigxo kaj suferado estis sxajna kaj ne efektiva. Li savas nin ne per lia sango kaj suferado sur la kruco (kiu estis falsaj), sed sole per lia ekzemplo kaj instruo.

Nur la cxielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas -- ne estas purgatorio. Se vi mortas en peko, vi vivas denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se vi mortas pura kaj sen peko, via animo reiros al la cxielo, sed via korpo ne relevigxos. Cxiu animo estos savita antaux la fino de la mondo.

sakramento

Por forlavi la pekon de animo kaj certigi cxielan postmorton, la albiganistoj praktikis ne la katolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj cxar ili uzas materiajxojn -- pano, vino, akvo, oleo, ktp) sed la nova sakramento de konsoleco (latine, consolamentum) kaj, laux neceso, rekonsoleco (reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Gxi ofte estis ricevita sur la mortolito kaj, se oni resanigxas, sinmortigo per veneno aux malsato estas lauxdinda. La preparado por la sakramento estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la sakramenton.

moralo

Inter la albiganistoj, estis du klasoj:

organizo

La albiganistoj estis regata religie de episkopoj kaj diakonoj, kaj eble papo. Nur la perfektuloj povis esti episkopoj aux diakonoj.

historio

1000

La deveno de albiganismo estas nekonata -- gxi subite aperis en suda Francio en la jarcento XI -- sed la rito kaj doktrino estas strange similaj al iuj antikvaj herezoj de la Eklezio, ekzemple gnostikismo.

Albiganismo aperis antaux 1022 en suda Francio cxirkaux Toulouse, la epicentro de la herezo. Suda Francio tiam estis la ekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo, kaj estis la plej ricxa, altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feuxdalismo ekis malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro dibocxa. La cxefepiskopo de Narbonne, diris la papo, havis monujon por koro.

La disvastigado de albiganismo estis grada kaj paca: la anoj simple cxesis iri al pregxejo kaj anstataux sekvis unu el la centoj de perfektuloj. Gxi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel protestantismo en la jarcento XVI, sed kvieta kaj paca, kio trompis la Eklezion.

1100

Unue la katolika eklezio batalis kontraux la herezo per norma eklezia disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel ke dum 1150-1200 gxi estis organizita kiel kontrauxeklezio kiu estis subtenita de la eta nobelaro. Laux Sankta Dominiko, la predikantoj estis tro pompaj por influi homojn kontraux la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj malricxe. Tial Dominiko kaj aliaj monahxoj vivis kiel la perfektuloj, predikinte kaj almozinte. Sed ecx tio ne turnis la koron de la plimulto de la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigos princojn kontraux vi kaj multegoj pereos." Bedauxrinde, li pravis. La herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la logxantaro de suda Francio.

En 1194 la grafo de Toulouse, Rajmondo VI, decidis subteni la herezon. Vidinte laman perfektulon kusxanta en la strato, li diris, "Mi preferas esti cxi tiu homo ol regxo aux imperiestro." La papo, Inocento III, ekskomunikigi lin, sed vane cxar suda Francio estis tro tolerema. Rajmondo mortigis la sendinton de la papo, ago rara antaux la Renesanco.

1200

Inocento farigxinte konvinkita ke milito estis neevitebla, petis la regxon de Francio krucmiliti kontraux la herezaj princoj de la sudo. La batalo kontraux islamo nun turnis kontraux kristanaj herezuloj. La krucmilito dauxris dum 1209-29 kaj fargixis milito de politikaj ambicio, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj vilagxoj. En Beziers, la tuta logxantaro, albiganistoj kaj katolikaj, estis mortigita de la glavo, ecx tiuj, kiuj estis en la katedralo. "Mortigu cxiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.

En 1213 la milito turnis al la favoro de la katolikaj armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la kastelo de Foix, kies bildo staras cxe la kapo de la artikolo). En 1229 la regxo fine venkis la sudon, savinte Francion kiel nacio kaj katolikismon kiel eklezio, kaj detruinte Provencion kiel nacio kaj albiganismon kiel religio. Se la regxo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus sxangxita profunde. Kvankam la katolika eklezio apenaux venkis, gxi ja venkis. En la jarcento XVI, gxi ne povos venki kontraux protestantismo (kaj inverse), tial protestantismo travivas gxis nia tempo, albiganismo ne.

Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion por tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraux la albiganistoj, kondukite de la dominikanoj, la ordo de fratoj fondita de Sankta Dominiko, ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la legxa procedo ne suficxe gardi la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis siajn posedajxojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dum la resto de sia vivo.

1300

Post tempo albiganismo grade velkis, malaperinte je la fino de la jarcento XIV.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je junio 1999.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu