Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > judismo / kristanismo > La Dekologo

Moseo kun la Dekologo, laux Chagall

La Dekologo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

La Dekologo, aux Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La jena teksto estas de Eliro 20:1-17 de la Biblio kaj la nombrado de la ordonoj estas de Auxgusteno:

    Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:

  1. Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

  2. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

  3. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

  4. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

  5. Ne mortigu.

  6. Ne adultu.

  7. Ne sxtelu.

  8. Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

  9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.

  10. Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

La biblia teksto estas sen nombrado. Katolikoj uzas la cxisupran nombradon de Auxgusteno, dum protestantanoj kombinas Ordonojn #9 kun #10 kaj starigas la ordonon kontraux idoloj kiel #2.

La Dekologo ankaux aperas je Readmono 5:6-21.

Jesuo Kristo resumis (en Mateo 22:37-40) la ordonojn (kaj, fakte, la tutan Biblion) tiele:

  1. Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

  2. Amu vian proksimulon kiel vin mem.

La unua resumas Ordonojn #1-3 (devoj al Dio) kaj la dua Ordonojn #4-10 (devoj al homoj).


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59 T