Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo > rozario |
la rozario: dimancxe lunde marde merkrede jxauxde vendrede sabate
La rozario estas populara pregxo inter katolikoj kaj
sanktuloj. Kvankam pregxado per bidaro inter katolikaj kaj ortodoksaj
kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte
ekde la jarcento XII, estis disvastigita de la dominikanoj en la
jarcento XV. La jena artikolo pritraktas cxi tiun rozarion.
La pregxo konsistas de parto vocxa kaj parto mensa:
Post la meditado sekvas la parto vocxa: oni pregxas unu Pater Noster-on (cxe la
granda aux aparta bido -- bido B en la bildo) kaj tiam dek Ave Maria-ojn (cxe la dek
malgrandaj bidoj -- la bidoj de A en la bildo). Cxiu bido havas propran
pregxon kaj oni movigxas ronde de la bidaro, bido post bido.
Cxi tio estas la esenca rozario, sed cxiu lando kaj epoko
variigas gxin kun aldonajxoj, precipe kun komencaj kaj finaj pregxoj.
Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon cxisupre):
Post la
Gloria Patri,
iuj diras ankaux la
O Bone Jesu, pregxo kiu
devenas de la apero de Maria cxe Fatima.
Unuj pregxas cxiujn 15 misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed pli
tipe oni pregxas kvin misterojn (unu triono de la tuta rozario) po tago:
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04
En la parto mensa oni meditas pri unu el la 15
misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo.
la kruco (#1)
krucosignas, dirante
Signum Crucis
Symbolum Apostolorum
bido #2
Pater Noster
bido #3
Ave Maria
bido #4
Ave Maria
bido A
Ave Maria
bido B
meditas pri misteron
Pater Noster
bidoj A
Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu
Gloria Patri
la agrafo
Salve Regina
la kruco (#1)
krucosignas, dirante
Signum Crucis
La 15 Misteroj
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je auxgusto 1997.