Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Andreo
Sankta Andreo

Sankta Andreo la Apostolo

Festotago: la 30-a de novembro
Patrono de: fisxkaptistoj, Rusio, Skotlando, Grekio la kruco de Sankta Andreo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Sankta Andreo (jc I), juda fisxkaptisto el Betsaida, kristana martiro kaj frato de Sankta Petro, li estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Antaux Andreo sekvis Jesuon, li estis discxiplo de Johano la Baptisto. Andreo predikis la evangelion al Niceo, Rusio kaj precipe Grekio, farinte signojn por disvastigi la fidon, foriginte demonojn kaj reviviginte homojn, inter aliaj.

Laux la Evangelio de Johano, Johano la Baptisto diris al Andreo ke Jesuo estas la Sxafido de Dio, t.e., la Mesio, la Kristo. Andreo diris tion al Petro, do ili ambaux sekvis Jesuon. Sed laux Mateo, Jesuo vokis la du fratojn samtempe:

Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. (Mateo 4:18-22).

Post la Cxieliro de Jesuo, Andreo vojagxis al Grekio. Tie li konvertigis Maksimilian, la edzinon de Egeo, la romia provincestro, sed ne la provincestro mem, kiu persekutis la novan kulton. (Landoj ofte estis konvertigitaj per la noblulinoj). Cxar Andreo rifuzis servi idolojn, Egeo torturis lin. Andreo respondis: "Ju pli kuragxe mi suferis pro Lia Nomo, des pli akceptinda mi farigxas al Mia Regxo", lia regxo estinte Kristo.

Fine Egeo sendis lin al morto sur la kruco. "Se mi timis la doloron de la kruco, " diris Andreo, "mi ne predikus la gloron de la kruco." Al Andreo la kruco, la simbolo de terura morto sub la romanoj, estis la kara kruco, la kruco sur kiu Jesuo venkis morton, la respondo al la arbo de Edeno. Andreo ankaux vidis la krucon kiel liberigo de la peza, peka vesto de la korpo, kiun li malfacile mastris, kaj sole per la graco de Dio. Kiel discxiplo de Kristo, Andreo gxoje akceptis la suferon kaj morton de la kruco, la pordego al la cxielo.

La kruco de Sankta Andreo ne estis T-forma sed X-forma. Andreo estas la patrono de Skotlando, tial vi povas vidi lian krucon (la rugxa ikso) en la flago de Britio:

flago de Britio

Andreo vivis sur la kruco du tagojn, predikinte la evangelion al 20 mil homoj. La popolo, koleriginte pro la mortigo de homo tiel sankta, minacis mortigi Egeon. Do Egeo sendis soldatojn por liberigi Andreon. Sed kiam ili alvenis, Andreo pregxis al Dio ne liberigi lin de la kruco, sed de lia korpo. Post la pregxo, kiun Auxgusteno citas en lia libro De pento, granda lumo venis el la cxielo kaj kasxis lin duonon horon. Maksimilia entombigis lian korpon kaj Egeo, hejmenirinte, mortis en la strato de demonoj. La korpo de Andreo poste estis transdonita al Konstantinopolo.

Andreo estis la unua discxiplo vokita de Kristo, kaj lia festotago estas kutime la unua de la katolika eklezia jaro: la 30-a de novembro (La katolika jaro komencas kvar dimancxoj antaux Kristnasko).

Cxefaj fontoj: La Biblio, La legendo ora de Voragxino.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je marto 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu