Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo > rozario > 5 Misteroj Gloraj

La Kvin Misteroj Gloraj

Ligiloj Enciklopedio

la rozario: dimancxe lunde marde merkrede jxauxde vendrede sabate


Lasta aktualigo: mardon la 11-an de decembro 2001 je 02.57 GMT

Pregxu: 1 Signum Crucis, 1 Symbolum Apostolarum, 1 Pater Noster, 3 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Relevigxo

Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj. Kaj la angxelo responde diris al la virinoj: Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis. (Mateo 28.1-6)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Cxieliro de Jesuo

Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; kiuj ankaux diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon. (Agoj 1.9-11)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


Pentekosto

Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili. Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. (Agoj 2.1-4)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Cxieliro de Maria

Kaj malfermigxis la encxiela templo de Dio, kaj vidigxis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj farigxis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo. Kaj granda signo vidigxis en la cxielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj. (Apokalipso 11.19-12.1)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Kronado de Maria

Kaj el la trono eliris vocxo, dirante: Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas. Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la Sxafido, kaj lia edzino sin pretigis. Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj. (Apokalipso 19.5-8)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


Pregxu: 1
Salve Regina, 1 Signum Crucis


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1997.
la rozario pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 A 79 02:57:05 T T