Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > geniuloj > Kalvino

Johano KALVINO

IK: 153 kristanismo

Biblioteko Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
vivo verko penso kalvinismo antauxdestinismo libervolo la elektitoj merito rito

Johano KALVINO (1509-64) (france, Jean Cauvin; latine, Johannes Calvinus) estis cxefa teologo kaj pensinto de kristanismo, precipe de protestantismo, kiu penis reformi kaj poste ribelis kontraux katolikismo en la jarcento XVI. Li estas la fondinto de kalvinismo, speco de protestanta penso kiu grave influis protestantismon ekster Germanio kaj Skandinavio, precipe en Usono, Skotlando, Francio, Svislando kaj Nederlando, kies hodiauxa protestantismo estas plejparte kalvinismo diluita. Lutero, Zvinglo kaj Kalvino estis la tri cxefaj fondintoj de protestantismo. Kalvino estis unu generacio post Lutero kaj Zvinglo: kiam Lutero najlis sian 95 Tezojn al la pordo de la pregxejo, Kalvino nur havis 8 jarojn.

En juneco, Kalvino studis en Parizo por esti sacerdoto kaj sxatis studi teologion, la hebrean kaj la grekan. Sed poste en 1533 li turnis kontraux la Eklezio, kies estraro estis dibocxa, pastraro neklera kaj laikaro lauxrita. Li komencis paroli kaj skribi kontraux gxi kiel protestanto. Pro lia kontrauxstaro li devis fugxi en 1534 el Francio al Baselo, Svislando. En 1541 li iris al Gxenevo, tiama rifugxejo por protestantoj tra Euxropon, kaj li farigxis religia estro tie.

Spite de lia posteno en Gxenevo, la plej grava influo de Kalvino devenas de lia penso kiel esprimita en siaj verkoj. Lia majstra verko estas la Institutoj de Kristana Religio, unuafoje eldonita en 1536. Li ankaux verkis komentaron pri la Biblio. Li verkis bonstile, precipe en la latina, la tiama interlingvo de Euxropo, sed ankaux en la franca.

Same kiel Lutero, Kalvino kredis ke

  1. Sole la Biblio estas la fonto de religia vero, kaj ne la instruo de papoj, koncilioj aux eklezia tradicio (kvankam Kalvino ja kredis al la Kredo Nicea kaj estis influita de Auxgusteno kaj aliaj fruaj patroj de la Eklezio);

  2. Sole fido, kaj ne aldone pento aux bonagado aux sakramento aux iu ajn merito, suficxas por iri al cxielo post morto. Tia fido devenas de la graco de Dio.

Malsame kiel Lutero, Kalvino kredas al severa formo de antauxdestinismo: kie Lutero kredis en unuobla antauxdestinismo, Kalvino kredis en duobla antauxdestinismo. La unuobla diras ke Dio, antaux la fondo de la mondo, elektis ls savotojn kaj poste savas ilin sole per sia senmerita graco; nenia homa ago povas sxangxi la antauxdecidon de Dio. La graco de Dio instigas fidon en la elektito. Sed duobla antauxdestinismo, en kiu kredis Kalvino, plue diras ke Dio, per elektado de la savotojn, implice kaj konscie elektis la damnotajn! Ecx la falo de Adamo estis antauxvolita de Dio! La horora majesteco de Dio. Cxi tion la aliaj protestantoj ne povis gluti, sed suficxa respondo kontraux Kalvino mankis al ili.

Kie katolika penso diras, ke Dio estas cxioscia sed homo posedas libervolon, Kalvino diras, ke Dio estas cxioscia cxar lia volo sole estas libera kaj cxiopova. Laux Kalvino, la libervolo de homo kontrauxdirus la cxiopovecon de Dio.

Tia duobla antauxdestinismo sxajnas maljusta al la homa okulo, sed efektive estas justa (kvankam super nia malforta homa scio kaj kompreno) cxar Dio ne povas esti maljusta. Kiel en la libro de Ijob.

Merito: Ni cxiuj meritas punon, la koleron de Dio, inferon, cxar ni cxiuj pekas. Ni, kiel idoj de Adamo, estas tiel pekema, ke ni ne povas meriti la favoron de Dio. Sed Dio, per sia kompato, donacas al iuj -- la elektitoj -- la gracon de savanta fido en Kristo, kies mortpuno repagas kaj kovras niajn pekojn. Sed tia graco ne estas rajto, sxuldo, premio, rekompenco aux salajro, sed la libera, senmeritebla donaco de Dio.

Unu grava, praktika konkludo de la antauxdestinismo de Kalvino: se Dio donas al vi la gracon por fidi en Kristo, vi estas unu el la elektitoj, tial via savo estas certa kaj neperdebla -- "unufoje savita, cxiam savita" estas la devizo. Pro tio, monahxismo kaj pentofarado mankas al kalvinismo, kaj ecx virto al malricxeco.

La elektitoj estas rekoneblaj per tri signoj:

  1. konfeso de fido
  2. kristana vivo
  3. amo de la sakramentoj

Sakramento: laux Kalvino, Kristo klare fondis nur du sakramentojn: bapto kaj komunio:

Pri Diservo, Kalvino permesis kantadon de psalmoj kiel la sola formo de muziko aux ecx belarto en pregxejo. Li malpermesis bildojn de sanktuloj aux ecx de Kristo sur la Kruco; sed li permesis simplan krucon sen bildo de Kristo.

Kvankam Kalvino estis severa kaj purisma rilate al Lutero, li estis modera rilate al la Svislando de sia tago. Ekzemple, Kalvino kredis al la Triunuo, beba bapto kaj profesia pastraro.

Kalvino estis grave influita de Auxgusteno, precipe de lia penso pri antauxdestinismo, sed la kalvinisma doktrino estas multe pli severa ol la auxgustena (kiu diras ke homo posedas libervolon).

Unu el la studentoj de Kalvino estis Johano Knokso, kiu poste fondis presbiterianismon en Skotlando.


Biblioteko:

Kalvino legis, inter aliaj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je marto 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01 T