Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > geniuloj > Lutero |
IK: 148
Martino LUTERO (1483-1546) (germane, Martin Luther), auxgustenana monahxo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri cxefaj brancxoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de pregxejo de Wittenburg, lia protesto kontraux la korupteco en la katolika eklezio. Cxi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaux la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraux dauxras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster cxi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj floris precipe en la landoj angleparolantaj.
Kvankam Lutero protestis kontraux la korupteco de la Eklezio, lia
doktrino estis hereza: li protestis ne nur kontraux la korupta uzo de
auxtoritato en la Eklezio, sed kontraux la ideo de auxtoritato mem.
En julio 1505, Lutero preskaux estis frapita de fulmo kaj diris,
"Sankta Ana, helpu min. Mi farigxos monahxon." Tiel li farigxis
auxgustenana monahxo. En 1507, Lutero farigxis
sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato de
Wittenburg por studi pri Aristotelo. En
1510 la auxgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo
sxancelis Luteron: tie li vidis la dibocxadon de la korteganoj de la
Eklezio.
En 1512 li farigxis doktoro kaj studis and instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Pauxlo.
En la monahxejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan
sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al
li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la
influo de sia amiko Staupitz, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur
profesie, sed por si mem. En la Biblio li fine trovis la solvon:
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de
pento aux bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiun estas donita per
la graco (la senmerita favoro) de
Dio. Tio farigxis la koro de lia reformo kaj doktrino.
Pro via nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la
praktikon de indulgoj, per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn
por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis siajn 95
Tezojn al la pordego de pregxejo de Wittenburg, kiu
protestis kontraux indulgoj. Dum 1517-21, Lutero penis reformi la
Eklezion.
En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraux la Eklezio:
En tiuj li klarigas lian reformon kaj doktrinon.
Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj
reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la
3-a de januaro 1521, Lutero estis deklarita herezulo de papo
Leono X kaj estis ekskomunikita. Lutero estis venigita al
Worms kaj aperis antaux la germana imperiestro Karlo kaj siaj
princoj kaj la reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo deziris
Luteron rezigni sian herezon, sed anstataux Lutero defendis sian novan
doktrinon:
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kasxis lin
en la kastelo de Wartburg.
La doktrinoj de Lutero disvastigita tra Germanion kaj estis subtenitaj de la eta nobelaro
kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, treninte Germanion en
militon. La lukto dauxris gxis 1536, kvankam milito revenis en la
1540-oj. Finfine, en la Paco de Augsburgo de 1555,
post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek
protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de
cujus regio, eius religio ("kies regio, lia religio"), kie
la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Ecx hodiaux
Germanio estas parte katolika, parte protestanta.
En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan
Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la
Biblion entute, eldonita en 1534. Lia traduko, kaj liaj aliaj
skriboj, helpis formigi la germanan kiel nacian, skribitan lingvon.
Je la 13-a de junio 1525, Lutero edzigxis al eksmonahxino,
Katerina von Bora. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena,
Martino, Pauxlo kaj Margareta. Lia familio logxis en eks-monahxejo.
Pri la finaj jaroj ....
La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:
Cxi tiuj diferencoj farigxis komuna al la plimulto de protestantismo.
Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj
oferis komunion en ambaux formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio
nur oferis la panon dum 1365-1965).
Sed la meso ne jam estis pri la oferdono de Kristo por niaj
pekoj. Komunio ne jam estis centro de la Diservo, sed la prediko, cxar gxi
instigas fidon.
Li retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj
konfeso.
Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas
fizike en la pano kaj vino de komunio, sed ne per transsubstancigo (la
katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en
kaj sub la pano. Laux Kalvino, la
pano kaj vino ne sxangxas, sed la kredanto mem kiu mangxas ilin kun fido.
Laux Zvinglo la rito estas tute simbola. Cxi
tiu malsamo de doktrino fendos protestantismon.
Lutero kredas ke infanetoj povas baptigxi.
Cxar merito estas senutila, luteranismo abolis la monahxejojn.
Lutero mem rompis sian monahxan voton kaj poste edzigxis. (La germanaj princoj, kiuj poste
protestantigxis, rabis la ricxon de la monahxejoj).
Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaxudecidis
pri tiuj, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de
antauxdestinismo. Lutero kredis en unuobla antauxdestinismo
kaj ne en la pli severa
duobla antauxdestinismo de Kalvino. Laux Kalvino, Dio
antauxdecidis ne nur la savotaron, sed ankaux la damnotaron. Erasmo
defednis la katolikan doktrinon de libervolo kontraux Lutero.
Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonajxoj post
la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo,
Judas, Hebreoj kaj Apokalipso
kiel aldonajxoj post la korpon de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn
librojn kiel edifaj sed ne kiel la Vorto de Dio. La libroj de
Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de
purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito,
doktrinoj kontraux kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la surbazo
de indulgoj).
Lutero ne forigis la kulton de Sankta
Maria. Li kredis ke sxi estis virgulino gxis morto.
Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj
skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la
doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj
remetis la librojn Jakobo, Judas,
Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la
Biblion.
La doktrino de pravigo sole per fido de Lutero fendis la eklezion, ekis
la protestantan reformado kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de
oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la
luterana kaj katolika eklezioj harmoniis ilian
komprenon pri la doktrino.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02
Vivo
Cxar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas
skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aux de klara rezono,
(cxar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, cxar ili klare
kaj ofte eraris kaj memkontrauxdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn
mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas
rezigni iun ajn kaj ne tiele faros, cxar agi kontraux mia konscienco estas
nek maldangxera nek prava. Mi ne povas fari alie.
Doktrino
Post Morto
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je majo 1999