Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > geniuloj > Zvinglo |
Ulriko ZVINGLO (1484-1531) (germane, Huldreich Zwingli),
svisa sacerdoto kaj humanisto, florinte en Zuriko dum la
1520-oj, estis, kun Lutero kaj
Kalvino, unu de la cxefaj fondintoj
de protestantismo, estinte la plej
radikala el la tri. Li abolis monahxismon, meson, la sakramentojn (escepte
de bapto kaj komunio kiel tute simbolaj ritoj), bildojn kaj muzikon en la
pregxejo, inter aliaj. Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la
svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste farigxis la cxefa formo de
protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.
De burgxaraj gepatroj, Zvinglo estis klerigita humanisme, studinte
teologian. En 1506, li farigxis sacerdoto, kaj private studis la
grekan, la paganajn klasikajxojn kaj la Patrojn de la Eklezio. Dum
1506-1516, li estis firma subtenanto de la papo kaj ecx
ricevis 50 guldenojn po jaro de li (gxis 1520), sed la intereso de Zvinglo
estis tiam pli politika ol religia. Li estis pastro de la svisa armeo dum
gxiaj kampanjoj en Italio, kiam gxi venkis cxe Novara (1513) kaj
Marignan (1515). Cxe Marignan, kiel li vidis, 6000 svisoj mortigxis
por la papo. La oro de la papo acxetis la svisajn armeojn, fakto kiu
koruptis la politikon, socion kaj eklezion de Svislando.
Dum 1516-19, li studis la hebrean, la klasikajxojn kaj la Biblion, precipe en la originala greka teksto
de la Nova Testamento eldonita de Erasmo en 1516. Li studis
la Biblion humaniste kaj en 1519 li ekis prelegi pri la Biblio en la
katedralo de Zuriko, kie li tiam estis pastro. Dum la sama jaro, pesto
venis al Zuriko, trafinte unu kvaronon de la urbo, inkluzive de Zvinglo. La
malsano, tamen, fortikigis lian fidon en Dio kaj en la Biblio. Dum cxi tiu
periodo, Zvinglo ankoraux ne ribelis kontraux la Eklezio, sed estis
reformisto kiel Erasmo (kiu grande influis Zvinglon). La eklezio de
tiama Svislando ja estis dibocxa: multaj sacerdotoj, ekzemple, havis
kromvirinojn.
Dum 1520-31 li farigxis radikala protestanto. Pro lia
humanista studo de la Biblio, li prenis la Biblion kiel sia sola regulo de
fido -- la doktrino de sola
scriptura. Zvinglo kredis nur tion, kion li povis pruvi sole
per la Biblio. Aldone, kie sia interpreto de la Biblio kaj la de katolikismo kontrauxdiris, Zvinglo preferis
sian. Li konvinkis la popolon kaj registaron de Zuriko pri lia interpreto,
kaj dum 1522-25, Zuriko kaj aliaj svisaj kantonoj eksigis
monahxismon, la sakramentojn (escepte de komunio kaj bapto, kiu restis nur
kiel simbolaj ritoj), meson, needzigxantan pastraron, pilgrimadon,
ktp. Monahxejoj estis fermitaj kaj prenitaj de la sxtato; sacerdotoj
edzigxis (Zvinglo mem en 1524 al la videble graveda Anna Reinhard);
en la pregxejoj, la altaroj, bildoj, orgenoj, statuoj, ktp, estis detruitaj
kaj la kalikoj estis fanditaj por moneroj. Anstataux la meso, la diservo
estis simpla, emfazinte predikadon kaj ne komunion. La tradiciajxoj de
katolikismo de la jarcentoj malaperis en jaroj.
La nova kristanismo estis disvastigita al la grandaj, germaneparolantaj
urboj de Svislando.
En 1529 cxe Marburg, Filipo Landgrave kunvokis Luteron,
Zvinglon kaj aliajn cxefulojn por unuigi la novan protestantismon kontraux
katolikismo. La anoj konsentis pri 14 el la 15 artikoloj de fido, sed ne
pri la cetera pri komunio. Lutero diris, ke Kristo ja estas fizike
en la pano kaj vino de komunio, sed laux Zvinglo komunio estas tute
simbola. Cxi tio estis lia cxefa malkonsento kun Lutero, malkonsento kiu
farigxis milito en la 1540-oj, post la morto de Zvinglo, kaj permanente
disigis protestantismon.
La religia novigado de Zvinglo naskis du reagojn: unuflanke, la naskigxo
de movadoj ankoraux pli radikalaj -- ekzemple, la anabaptistoj (kiu
ne baptis bebojn), kaj la kamparanoj kiuj konkludis de la Biblion, ke si ne
devis pagi imposton kaj luprezon. Aliflanke, konflikto kun la restantaj
katolikaj kantonoj kreskis kaj farigxis milito. Zvinglo falis en la milito
cxe la batalo de Kappel (1531), lia korpo dishakita. Li havis nur 47
jarojn. Statuo de Zvinglo tenanta glavon kaj Biblion nun staras en Zuriko.
Post lia morto, Kalvino moderigis
kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste estis
disvastigita al Nederlando, Skotlando, Francio, Britio kaj Usono, estante
la cxefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.
...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:05
Vivo
Doktrino
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je junio 1999