Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio / scienco > geniuloj > Bakono

Francisko BAKONO

IK: 158

kristanismo modernismo Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Francisko BAKONO (1561-1626) (angle: Francis Bacon) estis angla filozofo kaj estis fondinto de moderna scienco (kun Galileo kaj Kartezio). Li etendis la ideon de scienco de Aristotelo kaj estas fama por siaj eseoj. Li ankaux verkis poemojn kaj ankaux romanon pri utopio, Nova Atlantio.

Bakono skribis pri siaj novaj ideoj pri scienco en sia majstra verko, Nova Organo (latine, Novum Organum). La malnova organo estis la Organo de Aristotelo, verko pri logiko kaj la naturo de scienco. En la tago de Bakono, Aristotelo estis la plej alta auxtoritato pri filozofo kaj scienco. Tiuj, kiuj iris al universitato por studi filozofion aux sciencon (tiama nomita "natura filozofio"), estis instruitaj pri la penso de Aristotelo. Aristotelo donis al la Okcidento mondbildon kaj logikan metodon de penso pri gxi. Bakono, Galileo kaj Kartezio radike sxangxis tion.

Ambaux Aristotelo kaj Bakono (kaj ankaux Kartezio) pensis profunde pri la demando, Kiel pensi kaj scii pri la mondo? Siaj respondoj estis malsama.

Laux Aristotelo, scienco estas simile al geometrio: el iuj aksiomoj (antauxsupozitaj, memevidentaj asertoj) kaj faktoj, sciencisto logike deduktas aliajn asertojn, kaj tiele disvolvigas kampon de scio. Aksiomoj kaj fakto estas la brulajxo de scienco, sed dedukto estas la motoro.

Laux Bakono, cxi tiu motoro ne estis suficxe forta. Ekzemple, sole per dedukto, oni ne povus konkludi aux scii ke la suno morgaux superiros. Tial al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas suficxe ripetema aux estas ripetigebla, oni povas antauxdiri ke gxi okazos denove se la sama antauxa stato denove okazos. Ekzemple, se tagigxo cxiam okazos post nokto, tiam se nun estas nokto, la tagigxo baldaux kaj fidinde venos poste. La filozofo Humo poste klarigis la kiamon kaj kialon de indukto en sia verko, Pri Homa Kompreno.

Cxi tiu disvolvigo de Bakono -- lia nova organo de logiko -- estas prudenta, sed gxi ne klare kaj necese sekvas el la logiko de Aristotelo.

Kune kun indukto venas alia sxangxo pri la naturo de scienco: al Aristotelo la celo de scienco estis klarigi la mondon. Sed al Bakono la celo de scienco estis antauxdiri la estonton kaj per tio regi naturon. Laux Bakono, "scio mem estas potenco". Scienco ne kiel la servanto de vero (Aristotelo, Akvino, Galileo), sed kiel la servanto de homoj kaj masxinoj.

Alia emfazo de moderna scienco kiu devenas de la nova bakona logiko estas ke la sciebla estas la ripetema kaj inverse. Humo poste uzis tion per malpruvi la realecon de mirakloj, subtekste identiginte realon kun la sciebla, mallargxiginte la mondbildon de la Okcidento.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T