Enciklopedio Kalblanda > filozofio > geniuloj > Humo |
Davido HUMO (1711-76) (angle, David Hume, [Dej'ved Hjum])
estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li pusxis la
analizon de Lokeo kaj Berkeley al gxia logika sed absurda rezultato
de skeptikismo. Same kiel Platono, li
celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo.
Klerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Humo logxis en
Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktajxo
de Homa Naturo (1739-40). Simpligita versio de gxia unua parto poste
farigxis lia fama Pri Homa Kompreno (1748).
Dum 1754-62, Humo verkis historion de Anglio kiu, spite de
eraroj, farigxis la norma verko pro gxia pura stilo.
En 1763, Humo revenis al Parizo por esti sekretario al al brita
ambasado. Tie li renkontis Rousseau-on kaj
ili amikigxis. Poste Humo helpis Rousseau-on rifugxi en Britio.
Humo eble estis la unua famulo en Euxropo kiu mortis kiel malkasxa
ateisto. Hodiaux sur la TTT li estas unu el la plej popularaj
filozofoj.
Humo estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li ecx dubis la
ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la
suno morgaux superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel
kredo gxi ne estas bazita sur logiko aux racio. Multe de nia "scio" pri la
mondo estas de simila sxablono: kauxzo kaj fizika legxo nure
priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj
kunajxoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la
reguleco kaj kutimeco kiun gxi hazarde havas.
En la deka cxapitiro de Pri Homa Kompreno, Humo disputis
kontraux la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi:
miraklo, laux difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto
pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aux eraro ol la vero.
Humo estis skolano de
empiriismo, skolo fondita de
Lokeo. Sed la empiriismo de Humo farigxis
efektive skeptikismo.
Humo diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj
logiko. Li estis ateisto, kaj estis la unua fama intelektulo de la
Okcidento kiu estis ateisto gxis morto.
Se vi miras pri la vereco de religio, scienco aux ateismo, legu Humon!
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00
Vivo
Verko
Konsilo al la Leganto
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.