Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > Origeno |
Origeno (185-254) (latine, Origenes Adamantius), kristana intelektulo kaj instruisto de Aleksandrio, estis unu el la plej influaj pensinto de frua kristanismo, grave influinte Auxgustenon, Ambrozion, Jeromon, Bernardon, inter aliaj. Lia alegoria interpreto de la Biblio profunde influis kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200.
Dum la Aleksandrio de la jarcento III produktis Origenon, la unua cxefa kristana intelektulo, gxi ankaux produktis la finan originalan paganan pensinton, Plotino. Plotino fondis novplatonismon, la cxefa filozofia rivalo de kristanismo en la jarcentoj III-VI.
Kvankam Origeno estis tre fervora kristano (ekzemple, li sin kastris kaj estis torturita pro lia fido), li ne estis sanktulo: li estis kondamnita por herezo de la imperiestro Justiniano en la jarcento V, kun kiun la papo konsentis. Dum la komdamno estis politike instigita, la penso en la libro De principiis de Origeno klare estis ekster la doktrino de ortodoksa kristanismo de la jarcento V (kvankam gxi eble estis senrimarkinda en Aleksandrio en la jarcento III).
Origeno skribis en la greka, sed li plejparte nun ekzistas en latina
traduko, lia influo estinte pli granda super la latina okcidento, kiu
ne tute komprenis la kondamnon de Justiniano. Sed ecx la okcidentanoj estis
dusentaj pri Origeno: dum ili admiris lian komentaron de la Biblio kaj
liajn predikojn, sed ili estis perturbita de la libro De
principiis, kiu sxajnis tro pagana al ili.
Origeno diris ke sur la tero estas du lumoj: la lumo de
Kristo kaj la lumo de la Eklezio, kiu spegulas la lumon de
Kristo, kiel la luno spegulas la lumon de la suno. Tial oni kiu interpretas
la Biblion laux sia mem jugxo kontraux la interpreto de la Eklezio, iras en
mallumo. Origeno, kvankam genia interpretisto de la Biblio, ne tenis sin
super la auxtoritato de la Eklezio.
La Biblio, laux Origeno, gxuste interpretita, estas tute vera kaj tute
pr;ofita al nia fido. Ki9e la lauxvorta intepreto estas absurda,
kontrauxdiranta aux kontraux la digno de Dio, Origeno interpretis
alegorie. Li, kaj sia urbo, Aleksandrio, estis fama por tia alegoria
interpreto de la Biblio.
Ofte la sama vortoj de la Biblio havas intepreton ambaux alegorian kaj
historian. Ekzemple, la ligno de la arkeo de Noa historie estas ligno de
reala sxipo, sed alegorie estas la ligno de savo, tial la ligno de la kruco
de Kristo. Origeno ne originis tian interpreton (tiele ankaux Sankta Pauxlo interpretis), sed Origeno
popularigis gxin kaj emfazis ke la sama verso povas havi multaj tavoloj
de interpreto. Per la influo kaj ekzemplo de Origeno, la mezepoka
okcidento tiele interpretis la Biblion kaj, fakte, la tutan universon mem.
Notu: en la tago de Origeno, la kanono aux aro de libroj de la
Nova Testamento (la kristana parto de la Biblio) ankoraux ne estis
fiksita. La Nova Testamento de Origeno ne enhavis:
dum Origeno rigardas la jenajn kiel dia inspiritaj:
Li konsentis kun la Eklezio, ke la nombro de evangelioj estis kvar:
Mateo,
Marko,
Luko kaj
Johano.
Tia Nova Testamento ne estis rimarkinda en la Aleksandrio de sia tago.
Komparu gxin al la Nova Testamento de Sankta
Ireneo de la jarcento II.
Kvankam Origeno estis fervora kaj genia kristano, li estis tro influita
de pagana filozofio, almenaux en la jugxo de la postaj jarcentoj. En lia
defendo, kristanismo de lia tago estis pli flua kaj nefiksita, malpli
dogmema. Tamen la suspekto de herezo ekzistis ecx en lia tago, kaj tia
suspekto nur grandigxis en la sekvintaj jarcentoj kiam klaraj herezuloj
ekspluatis la penson de Origeno por pravigi sin.
La plejparto de la hereza penso de Origeno, la penso kiun estis
kondamnita de la jarcento VI, estas trovita en la libro De
principiis ("Pri la komenco"). Inter aliaj, Origeno tezis la jenajn:
Kiel kristanismo estis disvastigita tra la roma imperio, la plago de
herezoj multe kreskis, herezoj kiuj ofte nomis Origenon kiel inspiro. Fine,
en la jarcento VI, li estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo
de la imperiestro Justiniano. Tio finigis la influon de Origeno en la greka
oriento de la imperio, sed ne en la latina okcidento, kie la kondamno ne
estis tute komprenita, kie libroj tiam estis tre raraj kaj la libroj de
Origeno estis lumoturo al la kompreno de la Biblio kaj estis fonto de multe
de bonaj predikoj. La origena interpreto de la Biblio floris en la
okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la cxefaj
auxtoroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la jarcento XIII, la
okcidenta eklezio decidis eksigis for de prediko kaj pregxado iun ajn
verkon ne verkitan de sanktulo. Pro la kondamno de Justiniano, Origeno
neniam estis deklarita sanktulo (sanktulo devas esti tute doktrine
ortodoksa). Tial Origeno falis al maluzo. Sed spite de tio, lia influo
estas ankoraux granda.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03
Interpreto de la Biblio
De principiis kaj herezo
Post Morto
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je februaro 2000.