Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > geniuloj > Lokeo

Lokeo

IK: 143

kristanismo modernismo Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Demokratio Empiriismo

Johano LOKEO (1632-1702) (angle, John Locke, [Gxan Lak]) estis angla filozofo kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Lokeo ankaux fondis la skolon de brita empiriismo, kiu staris kontraux la de racionalismo, fondinte de Kartezio.

Filozofio de Demokratio

La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Lokeo. Por deklari la sendependecon de Usono for de Britio, Thomas JEFFERSON skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la politikan filozofion de Lokeo (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj de mi):

Ni supozas cxi tiujn verojn esti memevidentaj:
  1. ke cxiu homo estas kreinta egala,
  2. ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter cxi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post felicxeco;
  3. ke por teni cxi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, havigxante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;
  4. ke kiam iu ajn formo de registaro farigxas detruema al cxi tiuj celoj, la popolo rajtas sxangxi aux renversi gxin kaj starigi novan registaron, kusxante gxian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante gxiajn potencojn en tian formon kiu sxajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj felicxon.

- Thomas JEFFERSON, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

Lokeo kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj egala, ke li celas esti felicxa kaj racie komprenas ke si devas pace kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burgxa kredo. En tio, Lokeo staris kontraux Hobeso, kiu supozas ke homo estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Lokeo estas multe pli libera ol la de Hobeso. Kie Hobeso donas cxiun rajton al la registaro kaj neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj socian ordon), Lokeo donas al la popolo, al la individuo la rajton de "vivo, sano, libereco kaj posedajxo", donante al la registaro la minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laux Lokeo registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t.e., la popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al Hobeso (kiu vidis Brition sxiritan de enlanda militio), la grava dangxero estis socia malpaco kaj hxaoso, sed al Lokeo gxi estis tiraneco kaj la perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Lokeo.

Se Lokeo estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio, Hobeso estas la de la banana respubliko.

Lokeo kredas ke registaro devas gardi la posedajxon kaj rajton al posedajxo de siaj civitanoj (laux Lokeo, tio estas la cxefa celo de registaro) tiel, ke homo povas gxui la frukton de sia laboro en paco. La registaro ankaux devas gardi liberecon de religio -- escepte de katolikismo kaj ateismo.

Lokeo ankaux diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj saldoj por gardi liberecon kaj gardi kontraux tiraneco. Tia sistemo estas konstruis en la konstitucion de Usono.

En la jarcento XVIII, Adam Smith, skota ekonomikisto, poste klarigis kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera merkato, t.e., kapitalismo. Sed la ideo ke la ekonomio funkcius pli bone sen registara regado devenas de Lokeo.

Poste, en la jarcento XIX, la brita filozofo Mill disvolvigis la politikon de Lokeo pri demokratio, socio kaj libereco.

Lokeo klarigis sian politikon en la verko Second Treatise of Government ("Dua Traktajxo pri Registaro") en 1690.

La unua, malpli fama traktajxo, parenteze, argumentas kontraux la ideo ke la rajto de regxo al regado devenas de Dio. Hobeso ankaux argumentis kontraux tio. Dum ambaux Hobeso kaj Lokeo konsentis ke tia rajto devenas de la popolo, Hobeso diras ke la rajto estis fordonita por cxiam, dum Lokeo diras ke gxi estas retenabla.

Filozofio de Empiriismo

Lokeo ankaux filozofis pri la naturo de homa scio. En sia tago, la regnanta skolo estis la de Kartezio, racionalismo, kiu diris, ke la bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Lokeo malkonsentis kaj fondis novan skolon: empiriismo. Laux Lokeo, ne ekzistas iu ajn ideo en la menso je nasko; anstataux la menso estas tabula rasa aux tabelo blanka. La tabelo malblankigxas kiam la menso ricevas sentopremon kaj el tiu eltiras ideojn per racio.

Kie Kartezio diris

Lokeo diris

Aristotelo, por komparo, diris antaux 2000 jaroj:

kaj en la jarcento XIII, Akvino diris:

kie aksiomo estas antauxsupozita, memevidenta aserto, sama kiel tiuj en la komenco de Euxklido. Cxu tia aksiomo estas denaska ne interesis Aristotelon, kiu ne amplekse filozofis pri la internajxoj de la menso.

Poste la samskolanoj Berkeley kaj Humo disputis kontraux Lokeo pri la naturo de homa scio.

Lokeo klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T