Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > pregxoj

pregxoj

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Pater Noster Signum Crucis Gloria Symbolum Apostolorum Symbolum Nicaenum Gloria Patri Ave Maria Salve Regina Benedic, Domine O Bone Jesu la rozario ...

Iuj gravaj kristanaj, precipe katolikaj, pregxoj en la latina kaj en Esperanto (la tradukoj estas miaj el la latina kaj ne estas oficialaj je iu ajn eklezio):

Pater Noster (la jarcento I)

Patro nia, kiu estas en la cxielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumigxu Via volo,
kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn,
kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

En mil lingvoj

Signum Crucis (la jarcento I)

En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankta. Amen.

Gloria (la jarcento II)

Gloro al Dio en la supera alto kaj sur la tero paco al homoj de bonvolo. Ni lauxdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin, dankon ni donas al vi pro granda gloro via, Sinjoro Dio, Regxo cxiela, Dio la Patro cxiopova. Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo, Sinjoro Dio, Sxafido de Dio, Filo de la Patro, kiu forprenas la pekoj de la mondo, kompatas nin; kiu forprenas la pekoj de la mondo, ricevu pregxon nian. Vi, kiu sidas al dekstre de la Patro, kompatas nin. Cxar vi sole estas Sankta, vi sole estas la Sinjoro, vi sole la Plejaltulo, Jesuo Kristo, kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro. Amen.

Symbolum Apostolorum (la jarcento I-VI)

Mi kredas en Dio la Patro cxiopova, Kreinto de la cxielo kaj la tero. Kaj en Jesuo Kristo, Filo lia sola, Sinjoro nia, kiu estis koncipita de la Spirito Sankta, naskita de Maria Virgulino, suferis sub Pontio Pilato, estis krucumita, mortis kaj estis entombigita, malsupreniris al infero, trian tagon relevigxis el la mortintoj, supreniris al la cxielo, sidas dekstre de Dio la Patro cxiopova, de kie li venos por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas en la Spirito Sankta, sanktan Eklezion katolikan, komunion de sanktuloj, pardonon de pekoj, relevigon de karno kaj vivon eternan. Amen.

klarigo

Symbolum Nicaenum (la jarcento IV)

Mi kredas en unu Dio, la Patro cxiopova, faranto de cxielo kaj tero, de videbla cxio kaj nevidebla.

Kaj en unu Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio solenaskita, kaj de Patro naskita antaux cxio epoko. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, naskita ne farita, kunsubstanca kun la Patro; per kiu cxio farita estas. Kiu por ni homoj kaj nia savo, subiris el cxielo. Kaj enkarnigita estas de Spirito Sankta el Maria Virga, kaj homo farita estas. Krucumite ankaux pro ni sub Pontio Pilato, suferis kaj entombigita estis, kaj relevigxis trian tagon, laux la Skriboj, kaj superiris en cxielon, sidas dekstre de la Patro. Kaj denove venos kun gloro, por jugxi la vivantajn kaj mortintajn, de kies regno ne estos fino.

Kaj en la Spirito Sankta, Sinjoro kaj viviganto, kiu el la Patro [kaj la Filo] elvenis. Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata; kiu diradis per la profetoj. Kaj en unu, sankta, katolika kaj apostola Eklezio. Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj. Kaj atendas la relevigxon de mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko. Amen.

Gloria Patri (la jarcento IV)

Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiel en la komenco tiel nun kaj por cxiam kaj eterne. Amen.

Ave Maria (la jarcento V + XV)

Saluton, Maria, grace plena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de ventro via, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, pregxu por ni, pekuloj, nun kaj en la horo de morto nia. Amen.

Salve Regina (la jarcento ??)

Saluton, Regxino, Patrino de kompato! Vivo, dolcxeco kaj espero nia, saluton. Al vi ni krias, ekzilitaj filoj de Eva. Al vi ni suspiras, gxemante kaj plorante en cxi tiu valo de larmoj. Ek, tial, rekomendanto nia, tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu. Kaj Jesuon, benitan frukton de ventro via, al ni post cxi tiu ekzilo montru. Ho milda, ho pia, ho dolcxa Virgulino Maria! Amen

Benedic, Domine (la jarcento ??)

Antaux mangxo:

O Bone Jesu (la jarcento XX)

Ho Bona Jesuo, liberigu nin de pekoj niaj; liberigu nin de la fajroj de Geheno; konduku en paradizon cxiujn animojn, precipe tiujn, kiuj kompaton vian pleje bezonas.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03

T T T T