Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Gregoro Nisseno |
Santka Gregoro Nisseno (cx. 335 - cx. 394), grekeparolanta, kristana filozofo, sanktulo, mistikulo kaj klerulo de Anatolio (nuna Turkio). Li estas unu el la Greka Patroj de la kristana eklezio. Li estas grava pensinto kaj auxtoritato en la katolika kaj ortodoksa brancxoj de kristanismo. Lia frato estis Basilo, alia grava greka teologo de la frua eklezio.
Li predikis kontraux arianismo, kristana herezo kiu diras ke Jesuo estis homo sed ne Dio. Li donis la gxustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraux la arianisma herezo. Imperiestro Valenzo eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregoro denove estis enoficigita.
Same kiel Auxgusteno, Gregoro estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laux platona filozofo. En kristana filozofo, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis ke ni havas materian korpon kiel puno pro originala peko (la peko de Adamo. Laux kristanismo, ni cxiuj heredas cxi tiun pekon cxar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj cxion).
En 381 Gregoro partoprenis en la Gxenerala (dua) Konsilaro de Konstantinopolo, kiu verkis la Kredon Nicea (mallonga konfeso de la kristana kredo al kiu cxiuj kristanoj povas konsenti).
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00