Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > ortodoksismo |
ortodoksismo (30-) estas la tria plej granda brancxo de kristanismo, havante 214 milionojn da
anoj, precipe en orienta Euxropo kaj okcidenta Azio. (La aliaj du
brancxoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn).
Gxi estas la orienta, greka brancxo de kristanismo, kiu havas 11% da cxiuj
kristanoj. Gxi estas la cxefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio,
Serbio, la Mezoriento, ktp.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj
sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la
frua eklezioj.
Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj
koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de
doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri
doktrino. Laux tio, la eklezioj nestora, armena, kopta kaj jakoba en la
oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, cxar ili ne
rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke,
ja rekonas la sep konciliojn, sed bedauxrinde la papo, la episkopo de Romo,
aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaux
eraras. Ortodoksismo ne rekonas la auxtoritaton de la papo.
simileco al katolikismo: Ortodoksismo ne rekonas la auxtoritaton
de la papo en Romo. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa
kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam
multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria
cxieliris, gxi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile,
dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri
diservo per ikonoj (= bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj angxeloj
iel partoprenas en la dia, kiel pregxoj kaj la sakramentoj), praktike tia
diservo estas rara inter katolikoj.
Tial, laux katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de
doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la
sakramentojn de ortodoksismo, kvankam la inverso ne tenas.
...
...
La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj.
...
Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed cxeno de landaj
eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton.
Cxiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aux gubernio) estas
egala al cxiuj aliaj. La eklezio de cxiu lando aux gento plejparte agas
sendepende de la aliaj. Super cxio estas la Patriarko de
Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora
ol praktika. Li estas la unua inter egaloj.
Sub la episkopo estas la sacerdoto aux sacerdotoj de cxiu
pregxejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.
Pastro povas edzigxi antaux ordino, sed ne episkopoj nek monahxoj.
La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la
monahxoj kiu praktikas kristanismon idealan, severan kaj mistikan.
La ortodoksa kaj katolika brancxoj estis unu eklezio gxis la Granda
Skismo de 1054. Depost 476, kiam Romo falis al barbaroj, la
okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparte, gxis 1054, kiam la
orienta (ortodoksa) eklezio ne jam rekonis la auxtoritaton de la papo (la
episkopo de Romo), kiu farigxis tro potenca kaj kulture barbara. Kaj cxi
tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika: en la
katolika la plejalta auxtoritato estas la papo, dum en la ortodoksa, la
koncilio estas la plejalta, cxiu episkopo estante egala al cxiuj aliaj.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03
doktrino
sakramento
moralo
organizo
historio
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano
KALB je novembro 1999.