Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Plotino |
Plotino (205-70) (greke, Plotinos; latine Plotinus) estis grava greka filozofo de la jarcento III, fondinto de novplatonismo (250-500), disvolvigo de la filozofio de Platono kaj la cxefa tiama rivalo de kristanismo. En la sekvinta jarcento Auxgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Plotino estis la fina grava pagana pensanto en la Okcidento (en la jarcento IV, la plej bonaj mensoj de la Okcidento estos kristanoj).
Inter aliaj, Plotino kredis:
Naskigxinte en Egipto, cxirkaux 232 Plotino iris al Aleksandrio por studi filozofion. Poste en 242 li vojagxis kun la romia armeo al Persio por lerni persan kaj hindan filozofion. Cxirkaux 244, li iris al Romo, kaj tie fondis skolon, kies anoj praktikis volontan malricxecon kaj dedicxis sin al kontemplan pensado. La skolo furoris kaj profunde influis kristanismon. Gxi staris preskaux tri jarcentojn.
En 250 el tia sperto li disvolvigis sian filozofion,
novplatonismon, kaj verkis La Ses Eneadojn pri
gxi.
En tiama Romo, kristanismo konkuris kontraux orientaj
religioj. Plotino sciis pri kristanismo sed ne kredis gxin. En siaj verkoj,
Plotino skribis kontraux kristanismo (Eneadoj 2.9). Sed la
kristanismo konata al Plotino ne estis katolikismo, sed gnostikismo, la pli burgxa kaj greka formo de
la fido.
Plotino rigardis kristanismon ne kiel religio malkasxita de Dio sed kiel
skolo de platonismo: li jugxis gxin laux logiko kaj la antikva kaj nobla
filozofio de Platono. Al Plotino, kristanismo sxajnis fusxita kombinajxo
de arogantaj, senraciaj mitoj kaj miskomprenita platonismo.
Inter aliaj, li diris ke la kristanoj:
Multaj el liaj discxiploj estis gnostikoj, do li devis konduki ilin el
eraro.
La gnostikoj mem prenis multajn ideojn el novplatonismo.
Lia majstra verko estas La Ses Eneadoj. Kiel la moderna
Okcidento penas tute klarigi la mondon per materialismo, tiel ankaux
Plotino penis tute klarigi gxin per idealismo. Lia filozofio estis
fundamente platona sed enhavis elementojn de
aliaj grekaj filozofioj.
Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de la Unuo -- la Ideo
de Bono de Platono -- per emanado,
kiel radioj de la suno aux ondetoj de jxetita sxtono. La Unuo ne intence
kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortigxas
kun cxiu pasxo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortigxas: unuo al
ideo al spirito al materio. Tiele Plotino povis klarigi kiel Perfekteco
kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika
klarigo) kaj la doktrino de originala peko (la katolika klarigo).
Kiel homoj, kiuj estas parte spiritaj, parte materiaj, ni staras apud la
fundo de la mondo, sed per nia spirito -- per sinregado, pensado,
kontemplado kaj mistikismo -- ni povas reveni grade al la Unuo. Kvankam lia
filozofio estas racie konstruita, li metis mistikismon super penso
kiel metodo de scio: nur per mistikismo ni povas unuigxi kun la Unuo.
Kvankam Plotino profunde demandas pri la naturo de materio, scio, esto,
aliflanke li kredas senkritike astrologion, mitojn kaj Platonon. Kvankam li
kredas en la paganaj dioj, lia teorio kaj klarigo pri la Bono, la Unuo,
estas unu el la plej bona priskribo de Dio: kie aliaj pensintoj memkontente
traktas Dion kiel nomplato, titolo, abstrakta ideo, Plotino sincere strebas
kompreni Dion en detalo. Tio poste helpis Auxgustenon kompreni la kristanan
Dion.
La plej fama studento de Plotino estis Porfiro, kiu redaktis la
Eneadojn. Ambaux Plotino kaj Porfiro profunde influis la
filozofion de Auxgusteno, kiu
mortigxis citante la vortojn de Plotino. Auxgusteno estis novplatonisma
antaux lia konvertigxo al kristanismo, do li sintezis sian malnovan
filozofion kun sia nova religio.
Novplatonismo dauxris gxis la jarcento VI kiam Justiniano fine
fermis la Akademion en Ateno (la lernejo fondita de Platono). Kvankam la
skolo de Plotino pereis, lia penso profunde influis kristanismon (per Auxgusteno kaj aliaj) kaj islamon. Gxis la tempo de Akvino, unu mil jaroj post Plotino, kristana
(kaj tial okcidenta) filozofio estis plejparte novplatonisma.
Plotino estas malfacila, cxar liaj antauxsupozitoj estas tre malsamaj
kaj kontrauxaj al la moderna mondbildo, sed tamen li estas tre leginda.
Kiel Platono, Plotino profunde kaj pasie demandas pri la naturo de la
mondo, etendinte ideojn al iliaj limoj, instiginte vin pensi kaj demandi
pri via kredo. Liaj eseoj pri la Bono (Dio, laux kristana aux islama
kompreno) kaj pri materio estas bonega.
Kie la moderna okcidenta mondbildo estas materialisma, lia mondbildo
estas idealisma, kaj tio elstarigas la difektecon kaj malprofundecon de
moderna materialismo.
Homoj staras cxe la mezpunkto inter la dioj kaj la bestoj.
Verko
Post Morto
Konsilo al la Leganto
Diroj:
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je auxgusto 1997.