Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo > rozario > 5 Misteroj Doloraj

La Kvin Misteroj Doloraj

Ligiloj Enciklopedio

la rozario: dimancxe lunde marde merkrede jxauxde vendrede sabate


Lasta aktualigo: mardon la 11-an de decembro 2001 je 02.57 GMT

Pregxu: 1 Signum Crucis, 1 Symbolum Apostolarum, 1 Pater Noster, 3 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Agonio

Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj: Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi. Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi. Tiam li diris al ili: Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi. Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas (Mateo 26.36-39) Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. (Luko 22.44)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Skurgxado

Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin; kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro. (Mateo 27.1-2) Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Cxu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras. Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion. Tiam Pilato diris al li: Cxu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi? Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris. ... (Mateo 27.11-14) Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Cxiuj diris: Li estu krucumita. Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita. (Mateo 27.22-23) Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita. (Marko 15.15)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Kronado Kun Dornoj

Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Regxo de la Judoj! Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin. (Mateo 27.27-31)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Portado de la Kruco

Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li. Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. Cxar jen venas tagoj, kiam oni diros: Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. Cxar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj. (Luko 23.26-32)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


La Krucumado

Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam li diris al la discxiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon. (Johano 19.25-27)

Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri


Pregxu: 1 Salve Regina, 1 Signum Crucis


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1997.
la rozario pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 A 79 02:57:05 T T