Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo > rozario > 5 Misteroj Gxojaj |
la rozario: dimancxe lunde marde merkrede jxauxde vendrede sabate
Pregxu: 1 Signum Crucis, 1 Symbolum Apostolarum, 1 Pater Noster, 3 Ave Maria, 1 Gloria Patri
La Anunciacio |
|
Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de
Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo
estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la
Eternulo estas kun vi. Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj
konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la angxelo diris al sxi: Ne
timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio. Kaj jen vi gravedigxos en
via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj
estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la
tronon de lia patro David; kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj
lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la angxelo: Kiel estos tio,
cxar mi ne konas viron? Kaj la angxelo responde diris al sxi: La Sankta
Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro
kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via
parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la
nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta. Cxar cxe Dio
nenio estas neebla. Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu
al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.
(Luko 1.26-38)
Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri |
La Vizitado |
|
Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan
regionon, en urbon de Judujo; kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi
salutis Elizabeton. Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la
infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta
Spirito, kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris: Benata vi
estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio
okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? Cxar jen
kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje
eksaltis en mia ventro. Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar
plenumigxos tio, kio estas dirita al sxi de la Eternulo. Kaj Maria diris:
Mia animo altigas la Eternulon, Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto, Cxar li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Cxar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa. Cxar la Potenculo faris al mi grandajxojn, Kaj sankta estas Lia nomo. Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri |
La Naskigxo de Jesuo |
|
Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo. Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:
Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri |
La Prezentado |
|
Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili
alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas
skribite en la legxo de la Eternulo: Cxiu virseksulo, kiu malfermas la
uteron, estu dedicxita al la Eternulo; kaj por alporti oferon laux tio, kio
estas dirita en la legxo de la Eternulo: Paron da turtoj, aux du
kolombidojn. Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj
cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la
Sankta Spirito estis kun li. Kaj estis montrite al li de la Sankta
Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. Kaj li
venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la
infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, tiam li ricevis
lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco, Cxar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael. Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata; kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu. (Luko 2.22-35)Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri |
La Trovado |
|
Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo. Kaj kiam
li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo; kaj kiam ili
jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en
Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; sed supozante, ke li estas en
la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj
kaj konatoj; kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin.
Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la
instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn; kaj cxiuj,
kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. Kaj ili
miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis
kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo. Kaj li diris
al ili: Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo
de mia Patro? Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. Kaj
li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al
ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.
(Luko 2.41-51)
Pregxu: 1 Pater Noster, 10 Ave Maria, 1 Gloria Patri |
Pregxu: 1 Salve Regina, 1 Signum Crucis
~stefano@pobox.com/11.481 A 79 02:57:05