Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Tomaso
Sankta Tomaso

Sankta Tomaso la Apostolo

Festotago: la 3-a de julio kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Tomaso laux La Biblio La Agoj de Tomaso La Evangelio de Tomaso

Sankta Tomaso (jc I), juda masonisto kaj kristana martiro, estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Li ankaux estas nomita Tomaso Dubanta, cxar li dubis pri la relevigxo de Jesuo gxis li povis tusxi liajn vundojn. Kaj alia nomo estas Tomaso Didimo cxar li estis gxemelo (laux unu fonto, la gxemelo de Jesuo mem!). Tomaso en la siria kaj Didimo en la greka signifas "gxemelo". Laux legendo, Tomaso predikis la evangelion al Persio kaj Hindio.

La du cxefaj fontoj pri Tomaso estas la Biblio, precipe la evangelio de Johano, kaj la Agoj de Tomaso, libro antikva kaj ne tute malvera, kiun rekonis manikeismo, sed ne katolikismo.

Tomaso laux la Biblio

Ekster la Evangelio de Johano, Tomaso estas menciita nur kiel unu el la Dekdu Apostoloj. Tamen en la libro de Johano estas kvar mencioj: la versoj 11.16, 14.5, 20.24-29 kaj 21.2.

La tria kaj plej longa mencio estas la fama renkontigxo inter la dubanta Tomaso kaj la relevigita Jesuo:

Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj discxiploj do diris al li: "Ni vidis la Sinjoron".

Sed li diris al ili: "Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos".

Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: "Paco al vi". Tiam li diris al Tomaso: "Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta".

Tomaso respondis al li kaj diris: "Mia Sinjoro kaj mia Dio".

Jesuo diris al li: "Cxar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas".

- Johano 20.24-29

La Agoj de Tomaso

Post sia Relevigxo, Jesuo aperis al Tomaso kaj ordonis lin iri al Hindio por konstrui palacon por la regxo, Gundoforo. La regxo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la provincoj. Dum la foresto de la regxo, Tomaso predikis la evangelion kaj fordonis la monon al la malricxuloj. Kiam la regxo revenis kaj vidis nek palacon nek monon, li jxetis Tomason en karceron kaj katenis lin. Tiam la frato de la regxo, Gad, mortis kaj, post kelkaj tagoj, revenis el la mortintoj. Gad diris, ke la palaco konstruita de Tomaso estas en la cxielo, palaco farita de oro, argxento kaj juveloj. Tomaso mem klarigis: "En la cxielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per pregxado kaj donado de almozoj. Via ricxo povas iri tien antaux vi, sed ne sekvi vin poste."

La 12 gradoj de virto laux Tomaso:

  1. kredo al Dio, unu en esenco, tri en personoj
  2. bapto
  3. cxasteco
  4. regado de avareco
  5. ne troe mangxu
  6. pentofarado
  7. bonagado
  8. malsxpara zorgado de fremdulo
  9. celi la volon de Dio kaj fari gxin volonte
  10. ne fari tion, kion Dio ne volas
  11. amo de amikoj kaj malamikoj
  12. zorgeme fari cxi cxion

Tomaso vojagxis tra Hindion, farinte miraklojn kaj predikinte la evangelion. Li konvertigis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, Migdomian, fratino de la regxino, li konvertigis kaj sxi rifuzis kusxi kun sia edzo. Sxi, lauxvice, konvertigis la regxinon, kiu tiam ankaux ne kusxis kun sia edzo, la regxo mem. La regxo kolerigxis kaj katenis Tomason, sed torturo kaj fajro estis senutilaj kontraux li. Tiam la regxo ordonis Tomason pregxi al la dio, la Suno. Tomaso konsentis nur se la regxo konvertigxus se la idolo detruigxis per la adoradon de Tomaso. Tomaso tiam adoris kaj la idolo ja detruigxis, sed jxus tiam la cxefpastro mortigis lin per glavo. La kristanoj forportis la korpon kaj enterigis gxin honore.

Poste, cxirkaux 230, la korpo estis transdonita al Sirio, al la urbo Edeso, pro la peto de la imperiestro Aleksandro.Tie Abgaro, regxo de la urbo, ricevis leteron skribitan de la mano de Jesuo. Poste, kiam ajn malamiko atakis la urbon, infano baptita staras sur la pordegoj de la urbo kaj legas la leteron. Per tio, kaj la merito de Tomaso, la malamiko aux foriras aux traktas por paco.

Cxu la Agoj de Tomaso pravas, gxi almenaux havas semojn de la vero: en Hindio en la jarcento I, ja estis regxo, kies greka nomo estis Gondofero; en Hindio estas lokaj legendoj pri Tomaso; kaj la kristanismo de la Malabara marbordo de Hindio ja devenis de Sirio iafoje antaux la jarcento VIII.

Auxgusteno, kvankam li estis unufoje manikeano, kredis, ke la Agoj estas fabela.

Laux Isidoro, Tomaso predikis la evangelion al la persoj, medoj, hirkanianoj kaj la baktrianoj kaj martiris en la Oriento.

Laux Krizostomo, Tomaso vojagxis al la lando de la tri sagxuloj (kiuj vizitis Jesuon je lia naskigxo) kaj tie predikis la evangelion -- t.e, al Persio.

La Evangelio de Tomaso

En la Biblio nur estas kvar evangelioj -- la de Mateo, Marko, Luko kaj Johano -- sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aux falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la greka tekstoj estis eltrovitaj antaux cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en 1945 de la la biblioteko de Nag-Hamado. En la biblioteko estas multaj verkoj de gnostikismo, ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la jarcentoj II kaj III, precipe en Egipto. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.

La evangelio sxajne estis verkita en Sirio en la greka en la jarcento I aux II. La kopta teksto estas traduko. Citajxoj el la evangelio aperas en la verkoj de la katolika pensinto, Klemento de Aleksandrio (mortis cx. 215), la cxefa peranto de gnostikaj penso al katolikismo. Klemento citis dirojn 1-7 kaj 26-39. En la jarcento XIX, la diroj 26-30, 77, 31-33, 1-7 kaj 36-40 estis eltrovitaj sur tri pagxoj de papiruso skribita en la greka.

La evangelio nur havas unu okazon pri Tomaso: kiam Jesuo sekrete diris al li tri dirojn, kiujn li ne diris al la aliaj apostoloj, pro timo de sxtonmortigo.

La evangelio estas kolekto de 114 diroj de Jesuo, simile al la evangelio Q. El gxiaj diroj, 90 ankaux ekzistas en la bibliaj evangelioj, ekzemple, la paraboloj de la semisto, la perlo, la sinapa semeto, la tributa monero, ktp. Aliaj diroj estas novaj sed sxajne devenas de Jesuo, ekzemple:

  • Homo ne povas rajdi du cxevaloj, aux strecxi du pafarkojn. (47)

  • Vi farigxis kiel la judanoj, cxar ili amas la arbon sed malamas la frukton, aux ili amas la frukton sed malamas la arbon. (43)

  • Tiu, kiu estas proksime de mi, estas proksime de la fajro, kaj tiu, kiu estas malproksime de mi, estas malproksime de la regno. (82)

  • Aliaj diroj sxajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:

  • Jesuo diris, "Se la karno estigxis pro spirito, tio estas mirindajxo. Sed se spirito estigxis pro karno, tio estas mirindajxo de mirindajxoj. Fakte mi miras kiel cxi tiu granda ricxo logxas en domo de cxi tiu malricxo." (29)
  • Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj aux ecx kontrauxdiras la bibliajn evangeliojn:

  • Tiu, kiu eltrovas la interpreton de cxi tiuj diroj, ne gustomos morton. (1)

  • Se viaj regestroj diras al vi, "Vidu, la regno estas en la cxielo", tiam la birdoj de la cxielo iros tien antaux vi. Se ili diras al vi, "Gxi estas sub la tero", tiam la fisxoj de la maro antauxiros. Male, la regno estas interne de vi kaj ekstere de vi. Tiu, kiu scias sin mem, eltrovos gxin, kaj kiam vi scias vin mem, vi rekonos, ke vi estas de la Patro. (3)

  • La discxiploj diris al Jesuo, "Ni scias ke vi forlasos nin. Kiu estos nia estro?" Jesuo diris al ili, "Kie ajn vi estas, iru al Jakobo la Justulo, por kiu la cxielo kaj la tero estigxis". (12)

  • Se vi fastas, vi venigas pekon sur vi, kaj se vi pregxas, vi estas kondamnitaj, kaj se vi almozdonas, vi difektigos viajn spiritojn. (13)

  • Kiam vi vidas tiun, kiu ne estis naskita de virino, klinigxu kaj adoru. Tiu estas via Patro. (15)

  • Estas kvin arboj en Paradizo por vi; ili ne sxangxas, somere aux vintre, kaj iliaj folioj ne falas. Tiu, kiu konas ilin ne gustumos morton. (19)

  • Kiam vi povas nudigxi sen honto kaj preni la vestojn kaj metas ilin sub la piedoj kiel infanetoj kaj treti ilin, tiam vi vidos la Filon de la Vivanto kaj vi ne timigxos. (37)

  • Liaj discxiploj diris, "Kiam ripozos la mortintoj kaj kiam venos la nova mondo?" Li diris al ili, "Tion, kion vi antauxvidas jam venis, sed tion vi ne scias." (51)

  • Liaj discxiploj diris al li, "Cxu cirkumcido utilas?" Li diris al ili, "Se gxi utilas, ilia patro produktus infanojn jam cirkumcidita el ilia patrino. Male, la vera cirkumcido en la spirito profitas cxiel". (53)

  • Tiu, kiu trinkas el mia busxo, farigxos kiel mi; mi mem farigxos tiu persono kaj la kasxitajxoj estos malkasxitaj al li. (108)
  • Malsimile al la Jesuo de la Biblio, la tomasa Jesuo ne parolas pri la fino de al mondo sed diras ke la regno de la cxielo jam nun estas sur la tero. La tomasa Jesuo ankaux parolas pri cirkumcido: en la Biblio, la silento de Jesuo pri cirkumcido kauxzis disputon pri gxi en la frua eklezio.

    La koro de la biblia Jesuo estas lia Pasiono sur la Kruco. Gxi ekzistas en cxiu el la kvar bibliaj evangelioj, sed ne ecx unu aludeto pri gxi ekzistas en la evangelio de Tomaso. Kaj precize pro tio, la evangelio de Tomaso estis eltrovita en la kaverno de la gnostikoj, sed ne la tradiciaj evangelioj.

    La tuta evangelio estis tradukita en Esperanton de Gerrit BERVELING je 1994.


    Cxefaj fontoj: La Biblio, La legendo ora de Voragxino, Catholic Encyclopedia, The Gospel of Thomas Homepage

    Ligiloj:


    Originale verkita de Stefano KALB je aprilo 2001.
    pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

    ~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T T