La vivon mi spitas,
kun øi mi militas,
sed vi ne komprenu,
ke mi øin malamas.
Ho, male, ho, male!
Se morto eæ venus, -
la vivon kun þtale
krudfortaj manegoj
ja tamen mi amus!
Ja tamen mi amus!
Imagu: min oni pendigas
kaj oni demandas:
"Æu horon deziras vi resti vivanta?"
Mi tuj ekindignos:
"Demetu!
Demetu!
Demetu rapide
la maþon, banditoj!"
Por øi - por la Vivo -
mi farus ja æion.
Mi flugus
æielen per prova maþino,
mi sola enirus
eksplodan raketon;
mi seræi dezirus
tra l'kosmo
plej foran planedon.
Kaj tamen mi sentos
la tiklon agrablan
rigardi
la foran
lazuron æielan.
Kaj tamen mi sentos
la tiklon agrablan:
mi vivas ankoraý,
mi estas ankoraý.
Sed jen, ni supozu,
ke rabas vi - kiom?
grajneton tritikan
de kred' mia nure,
mi tiam ekkrius,
ekhurlus terure
pro granda doloro,
samkiel pantero
vundita en koro.
Ja kio do restus
de mi post la rabo?
Rabita, mi estus
ja nur mizerulo.
Kaj eæ pli klare,
kaj eæ pli vere -
uj post la rabo
fari os mi nulo.
Eble vi volas
øin neniigi,
øin - mian kredon
pri tagoj feliæaj,
øin - mian kredon,
ke morgaý fariøos
la vivo pli bela,
la vio pli saøa.
Do kiel vi sturmus, mi petas?
Per kugloj?
Ne! Ne konvenas!
Lasu! - Ne taýgas! -
Æi estas fortike
en kor' kirasita,
kaj kugloj efikaj
por øi
ne estas øis nun inventitaj!
Ne estas øis nun inventitaj!