Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
Mi havas multajn retadresojn, sed se vi deziras retposxti al mi (Stefano KALB), bonvolu sendi al:
Mia ekranonomo (screen name) por la mesagxiloj de AOL (AIM) kaj MSN estas:
Gxi signfas "nigra UFO" en la angla.
Dankon!
Mi havas unu fratinon (Linda) kaj tri fratojn (Vilburo, Davido, Kristoforo). Mia frato Kristoforo verkis breakupgirl.com, inter aliaj. Li estas artisto logxanta en Novjorko. Miaj aliaj gefratoj ankoraux logxas cxirkaux Filadelfio. Mi havas unu edzinon kaj du filojn, Jakobo kaj Nikolao. Ne dombestojn.
Miaj prapatroj venis al Nordameriko plejparte dum 1830-80 el Germanio (62.5%), Norvegio (25%) kaj Irlando (12.5%), irinte al la Granda Ebenajxo en la mezo de Usono. Johano Nikolao KALB (1828-86), cxarpentisto kaj mia pra-praavo, alvenis el la nuna Sonnefeld, Bavario, Germanio al Booneville, Misuro, Usono je 1853. Li estis la bastarda filo de doganisto de Bavario, Andreo KALB (fl. 1828). Laux legendo, Andreo estis el Stetino, Pomeranio (la nuna Szczecin en nordokcidenta Pollando) kaj havis la familian nomon aux Kalbarczyk aux Kalbius, kiu estis germanigita al "Kalb". Laux alia legendo, la familio devenis de Schleswig-Holstein (la plej norda landero de Germanio) kaj havis la nomon von Kalbenhausenbrauter, kiu estis mallongigita al Kalb por la impostofolio. Fabelo cxarma sed ankaux sxerca: von Kalbenhausenbrater estas sensenca en la germana.
El la tri cxefaj brancxoj de Kalboj en la mondo, mi estas el la centra, bavara brancxo. (La aliaj du brancxoj: la okcidenta francogermana kaj la orienta juda brancxoj).
Patronome mi devenas de Bavario, sed religie, mi devenas ne de Bavario sed la diocezo Kolonjo, el kiu venis mia praavino, Helena KNIPP (1878-1970), la lasta germano de mia familio kiu transiris la maron al Ameriko.
La bildo de alia paro de miaj geprapraavoj nun estas surrete (enretigita de malproksima kuzino)!
Mia genealogio.
La enreta arkivejo pri mortoj de Minnesota.
Mi estas maldekstramanulo.
El la 50 gubernioj de Usono, mi vizitis 33. El la 17 restantaj, la plejparto estas en la sudo kaj la okcidento de la lando, kaj la plej granda estas Kalifornio -- tial mi neniam vidis Losangxelon, Silician Valon, Sanfranciskon aux ecx Disnejlandon. (Gubernioj ne-vizititaj de mi: Alasko, Alabamo, Arizono, Kalifornio, Havajo, Idaho, Luiziano, Maino, Misisipio, Montano, Norda Dakoto, Nova Hampsxiro, Nevado, Oregono, Utaho, Vermonto, Vasxingtono).
Mi deziras vojagxi al Meksiko, Hindio, Afriko, Brazilo, Rusio kaj Kalifornio. Delonga deziro de mi estas veturi trans Nordamerikon per auxto.
Esperanto: Mi unuafoje lernis Esperanton kiam mi estis 11-jara. Tamen, cxar bona vortaro, legajxoj kaj parolantoj mankis al mi, mia scio kaj entuziasmo estis limigita, sed ecx tia limigita scio helpis min lerni la hispanan kaj la latinan je lernejo. Fakte, gxi ecx helpis min lerni la formalan gramatikon kaj malfacilajn vortojn de mia patrolingvo, la angla. Mia intereso dormis gxis 1992 kiam mi vojagxis al Cxinio kie, en Pekino, mi renkontis novzelandan Esperantistinon. Tio okazo montris al mi ke Esperanto ja estas vivanta, efektiva lingvo, kaj ne nur bona ideo de mortinta milokcentulo. En 1994 mi trovis la novajxgrupon soc.culture.esperanto, kaj en 1995 mi trovis Esperanton sur la TTT, kaj tioj pligrandigis mian intereson. En 1996 mi decidis verki la plimulton da miaj TTT-pagxoj en Esperanto.
Libro:
Mi nun legas:
Mia preferata librovendejo estas kompreneble
Amazon.com.
Magazinoj:
de magazinoj, mi estas abonanto de
auxtoro
titolo
jaro
teksto
% legita
Toynbee
Studo pri historio
(la levigxo kaj falo de civilizoj)
1934-61
angle
63%
gnostikoj
La biblioteko de Nag-Hamado
(gnostika biblio)
50-400
angle
56%
Koperniko
Revolucioj
(la Tero iras cxirkaux la Suno)
1543
angle
11%
Sankta Ireneo
Kontraux Herezoj
(gnostikismo estas herezo)
cx. 180
angle
23%
Sankta Pauxlo, ktp
La Sankta Biblio
(antikva libro)
-1200-150
Esperanto
26%
Lutero
Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio
(reformo de kristanismo)
1520
angle
25%
Ellen G. White
La granda interlukto
(interpreto de la Biblio)
1911
angle
27%
![]() |
Kino:
La filmo, kiun mi laste vidis en kinejo estas
John Q (2002)
kaj, sur vidbendo,
American Beauty (1999) ("Usona beleco").
Mi sxatas:
|
Radio: Mi plejparte auxskultas al
Radio Aino de Helsinko,
Amor 93.1 de Novjorko,
Virgin Radio de Londono kaj
98 FM de Belo Horizonto.
La plej preferataj kantoj de mi:
(1996)
- klaku por auxdi tirajxon de la kanto per RealAudio.
La tirajxoj devenas de
Amazon.com kaj
CD Now.
Heroo politika: RFK.
La kunakordo de mia kredo pri Dio, homo, peko, morto, sufero, ktp., kun la de diversaj ismoj (laux SelectSmart):
|
|
![]() ![]() |
![]() |