Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
Afabla vorto pli atingas ol forto.
Agho maljuna ne estas oportuna.
Agho tro matura ne estas plezura.
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Akvo bolas, murmuras, sed fine ghi kuras.
Akvo kaj pano servas al sano.
Akvo kura, akvo pura.
Akvo silenta subfosas la bordon.
Akvo trankvila estas akvo danghera.
Akvon senmovan kovras putrajho.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
Al bona chasisto iras mem la besto.
Al chevalo donacita oni bushon ne esploras.
Al chiu besto plachas ghia nesto.
Al chiu frato lian parton.
Al chiu konvenas, kio al li apartenas.
Al chiu sanktulo apartan kandelon.
Al chiu sia propra estas charma kaj kara.
Al chiu sinjoro estu lia honoro.
Al Dio plachu, sed sur diablon ne krachu.
Al Dio servu, diablon rezervu.
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
Al farun’ malbonspeca ne helpos la spico.
Al felichulo ech koko donas ovojn.
Al fish’ kuirita jam akvo ne helpos.
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
Al hundo bastono, al hom’ leciono.
Al kavo senfunda shtopado ne helpas.
Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
Al koro penetro per okula fenestro.
Al kuko kaj kaso chiam venas amaso.
Al la afero!
Al la busho de "oni" neniu povas ordoni.
Al la fisho ne instruu nagharton.
Al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro.
Al la papero ne mankas tolero.
Al li ne mankas defendo kontraû ofendo.
Al loko dolora ni manon etendas, al loko charma okulojn ni sendas.
Al malrichulo infanoj ne mankas.
Al malrichulo ovo kiel al richulo bovo.
Al malsaghulo ne helpas admono, nur bastono.
Al mono kaj forto humilighas la sorto.
Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas.
Al porko Dio kornojn ne donas.
Al posedanto de metio mankas nenio.
Al promeso oni ne kredas, kredu, kiu posedas.
Al protekto kaj forto helpas la sorto.
Al sklavo mon’ ne estas savo, li chiam restas sklavo.
Al tiu chio cedas, kiu monon posedas.
Al venko rajto venas, se ghin forto subtenas.
Al vi ne plachis sitelo, laboru per martelo.
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
Alia tempo, aliaj moroj.
Alia urbo, alia moro.
Aliaj domoj, aliaj homoj.
Aliaj tempoj, aliaj moroj.
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
Alian ne mallaûdu, vin mem ne aplaûdu.
Aliloka chielo estas sama chielo.
Almozoj ne malrichigas.
Almozpetanto singhena restas kun sako malplena.
Alpremi iun al muro.
Altan arbon batas la fulmo.
Amaso da fianchoj, sed la ghusta ne venas.
Amaso da mono kaj titolo de barono.
Ambaû floroj de samaj valoroj.
Ameno diablon ne forpelas.
Amikeco aparte, ofico aparte.
Amiko de amiko estas ankaû amiko.
Amiko en ghojo kaj malghojo.
Amiko en ghojo kaj ploro.
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
Amiko estas kara, sed vero pli kara.
Amiko fidela estas trezoro plej bela.
Amiko, intimulo.
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
Amikon montras malfelicho.
Amikon shatu, malamikon ne batu.
Amo estas forta, sed mono pli forta.
Amo faras rion, mono chion.
Amo kaj jhaluzo estas gefratoj.
Amo kaj puno loghas komune.
Amo pli kora, disigho pli dolora.
Amo supermezura ne estas plezura.
Amu Antonon, sed gardu vian monon.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Amu edzinon plej kore, sed tenu shin bonmore.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
Ankaû al ni la suno eklumos.
Ankaû al nia nesto venos iam la festo.
Ankaû diablo tondron suferos.
Ankaû la lupon atingos la sorto.
Ankaû por diablo tondro ekzistas.
Ankoraû Dio ne dormas.
Ankoraû la ezoko ne estas sur la hoko.
Ankoraû la gajno ne ests en la mano.
Ankoraû multe vi kuros, ghis vi alkuros.
Ankoraû neniu evitis la sorton.
Ankoraû neniu plachis al chiu.
Antaû chio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon.
Antaû la lango laboru la cerbo.
Antaû mortigo de urso ne vendu ghian felon.
Antaû okuloj ne staras, doloron ne faras.
Antaû tima okulo potencighas ech kulo.
Antaû vespero ne estu fiera.
Antaûe intencu kaj poste komencu.
Antaûe kion vi devas, poste kion vi volas.
Antaûparolo liberigas de postparolo.
Aperas prudento, kiam pasis la momento.
Aprila vetero, trompa aero.
Aprud propra domo shtelisto ne shtelas.
Apud plena manghotablo chiu estas tre afabla.
Apud propra domo shtelisto ne shtelas.
Aranghite, ordigite.
Arbaro aûdas, kampo vidas.
Arbo krakanta venton ne timas.
Atakis lin horo malsagha.
Atakis teruro, ektremis la kruro.
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
Atendi sur tero, ghis sekighos la rivero.
Atendis, atendis, ghis lin cherko etendis.
Atendis, meditis, ghis en tombon englitis.
Atendu min antaû la domo de mia pranepo.
Atentu!
Atesto pri matureco.
Atingi la vesperon de sia vivo.
Aû chio, aû nenio.
Aû festene, aû malplene.
Aû festo, aû fasto.
Aû kuseno sub ripo, aû bato per vipo.
Aû ministran postenon, aû pundoman katenon.
Aû plej richa stato, aû plena malsato.
Aûskultas prudente, kiu aûskultas atente.
Aûskulti kiel chinan predikon.
Avarulo avaras, hederantoj malshparas.
Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
Avarulo pagas duoble.
Azen’ al azeno riprochas malsaghon.
Azenon komunan oni batas plej multe.