PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N -
O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
L
La "por" kaj la "kontraû".
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
La afero estas plenumita.
La afero havas tempon.
La afero malsukcesis.
La afero ne brulas.
La afero ne iras glate.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La afero ne urghas.
La dorm’ estas bona, se mankas la mono.
La enigmo simple solvighas.
La felo tanadon ne valoras.
La fino kronas la verkon.
La forestanto chiam estas malprava.
La haroj distarighas.
La haroj strechighas.
La jheto estas farita.
La konscienco lin turmentas.
La lango de virino estas shia glavo.
La lastan el amaso atakas la hundo.
La lipoj ne montru, kion manghis la busho.
La loto estas tirita.
La ludo kandelon ne valoras.
La lumo por vero ofte estas danghero.
La luno ne aûskultas, kiam hundo ghin insultas.
La manghota fisho estas ankoraû en la rivero.
La mano lin jukas.
La morto ne distingas, chiujn egale atingas.
La morto shercon ne komprenas: oni ghin vokas, ghi venas.
La muro havas orelojn.
La parto plej vasta venos la lasta.
La plej danghera homo, malbona in’ en domo.
La sama afero, sed kun la kapo al tero.
La sigelo ankoraû ne estas metita.
La tempo chiam malkashas la veron.
La tempo venos, ni chion komprenos.
La tuta ludo ne valoras kandelon.
La unua trovita.
La vivo staras sur la karto.
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
Laboro finita, ripozo merita.
Laboro fortigas, ripozo putrigas.
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
Laboro kondukas al honoro kaj oro.
Laboro lacigas, sed akiro ghojigas.
Laboro ne estas leporo: ghi haltos, ne forsaltos.
Lang’ estas mola kaj laûvole petola.
Langa vundo plej profunda.
Lango miela, sed koro kruela.
Lango nenion atingas, se ghin sagho ne svingas.
Larmo virina baldaû sekighas.
Larmoj pravecon ne pruvas.
Larmoj shuldon ne pagas.
Lasi fali la manojn.
Laû chiuj leghoj de la arto.
Laû la agoj de l’ homo estas lia nomo.
Laû la frukto oni arbon ekkonas.
Laûdu belecon de l’ maro, sed che rando de arbaro.
Laûdu la maron, sed restu sur tero.
Laûdu tagon nur vespere.
Lavu tutan jaron, negro ne blankighos.
Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
Leghe kaj rajte.
Legho estas bona, se advokato ghin helpas.
Legho estas cedema: kien vi deziras, ghi iras.
Legho malaperas, moro daûras.
Legho mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Legho pasintajhon ne tushas.
Legho valoras por poste, sed ne por antaûe.
Lernado havas maldolchan radikon, sed bonan efikon.
Lernado sen fruktoj ne restas.
Lernu juna, por esti sagha maljuna.
Lernu juna, vi scios maljuna.
Lerteco sorchon ne bezonas.
Levighu kun la suno, edzighu dum juna.
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
Li bruligis al si la lipharojn.
Li dentojn prunti ne bezonas.
Li diris adiaû al la mondo surtera.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
Li ech el sablo vipojn tordas.
Li ekscitighas kiel bolnta lakto.
Li esploris iom la fundon de la glaso.
Li estas bravulo en sia angulo.
Li estas en acida humoro.
Li estas en klopodoj de l’ kapo ghis piedoj.
Li estas flamighema kiel rezina ligno.
Li estas frotita kaj polurita.
Li estas homo sperta kaj lerta.
Li estas kompetenta, kiel besto pri arghento.
Li estas (la) portreto de sia patro.
Li estas preskaû mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Li estas sia propra mastrino.
Li estas vera hidrargo.
Li faras princan promeson, sed ne havas ech speson.
Li faris sian lastan translokighon.
Li foriris kun longa nazo.
Li forpelis siajn piedojn.
Li havas ankoraû la lakton sur la lipoj.
Li havas ankoraû printempon en kapo.
Li havas cerbon ne tro potencan.
Li havas chiun horon alian moron.
Li havas dentojn ne por parado.
Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
Li havas la kapon fortike sur la kolo.
Li havas la kapon sur (la) ghusta loko.
Li havas mushon en la kapo.
Li havas nek chelon, nek kelon.
Li havas pli da mono ol da bezono.
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
Li havas pli da shuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
Li havas siajn kapricojn.
Li havas truon en la manplato.
Li havis viandon, mi havis nur oston, li havis la ghuon, mi pagis la
koston.
Li jam estas trans montoj kaj maro.
Li jam faras la lastan spiron.
Li jhus elrampis el la ova shelo.
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
Li kuraghon kolekti ne bezonas.
Li loghas tie, kien ech birdo ne flugas.
Li mem estas patrono por sia persono.
Li mensogas mashine.
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
Li minacas per fingro en la posho.
Li ne elpensis la filozofian shtonon.
Li ne elrampis ankoraû el la vindoj.
Li ne enlasas pushon en sian bushon.
Li ne estas el la grandaj saghuloj.
Li ne estas el la regimento de timuloj.
Li ne frapis al si ankoraû la kornojn.
Li ne havas kapon de ministro.
Li ne toleras ech mushon sur la muro.
Li neniam venkis la alfabeton.
Li pafis sin for.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Li pasis akvon kaj fajron kaj marchojn kaj marojn.
Li prenos kaj benos.
Li pulvon ne elpensis.
Li ripozu trankvile!
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
Li serchas la venton sur la kampo.
Li shtelas de najbaro, por doni al altaro.
Li shvitas ankoraû super la alfabeto.
Li sidas en shuldoj ghis super la shultroj.
Li taûgas nek por studo, nek por ludo.
Li tenas la nazon supren.
Li trafis el sub pluvo en riveron.
Li tremas, kiel aûtuna folio.
Li vidas nur ghis la pinto de sia nazo.
Li vivas en ghuo kaj bruo.
Li vivas sur la tero kiel en infero.
Li vorton en la posho ne serchas.
Li zorgas pri ghi kiel pri negho pasintjara.
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
Lia cerbo iris promeni.
Liaj dentoj povas festi sabaton.
Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
Liaj flugiloj paralizighis.
Liberulo iras, kien li deziras.
Ligno fendita facile flamighas.
Lin tushas nek admono, nek ordono.
Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
Liveru nur panon, manghontoj sin trovos.
Loghi en la fino de la mondo.
Longa dormado shuldojn kreskigas.
Longa konsidero savas de sufero.
Longe cherpas la krucho, ghis ghi fine rompighas.
Longe shtelas shtelistoj, tamen fine li pendos.
Ludi kun iu ludon de pugnoj.
Ludi ventobatadon.
Ludo aparte, kaj afero aparte.
Luksa la vesto, sed malplena la posho.
Lumo farighos, kulpulo trovighos.
Lupo dormanta shafon ne kaptas.
Lupo kaptas, sed li ankaû enfalas.
Lupo lupon ne manghas.
Lupo shanghas la harojn, sed ne la farojn.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N -
O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial