PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
I
Iafoje oni devas okulon fermeti.
Iele, iome, duone malbone.
Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
Ili vivas per unu animo en du korpoj.
Ilo el oro taûgas por chiu laboro.
Imiti grandsinjoron, perdi baldaû la oron.
Infana inklino restas ghis la fino.
Infano ne krias, patrino ne scias.
Infano shtelas ovon, grandaghulo shtelas bovon.
Infanoj kaj fishoj vochon ne havas.
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
Instruas mizero manghi panon sen butero.
Insulto ne algluighas.
Inter blinduloj reghas la strabuloj.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
Inter fremdaj shi estas edzino-anghelo, kun la edzo shi estas demono
kruela.
Inter generaloj parolu pri bataloj.
Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
Inter la mano ghis la busho ofte disvershighas la supo.
Inter lupoj kriu lupe.
Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
Interkonsento estas pli bona ol mono.
Iom da malvero ne estas danghero.
Iras chiu kruro laû sia plezuro.
Iri for en bona hor’.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial