PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
J
Jen havu!
Jen kiaj ni estas!
Jen staras la bovoj antaû la monto!
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
Ju pli da achetantoj, des pli alta la prezo.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
Ju pli da bruo, des malpli da ghuo.
Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
Ju pli da havo, des pli da pravo.
Ju pli da honoro, des pli da laboro.
Ju pli da jhuroj, des pli da suspekto.
Ju pli frue, des pli certe; ju pli volonte, des pli lerte.
Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Jughanto decidas, kiel li vidas.
Jughanto devas havi du orelojn.
Jugho komencita pacighon ne malhelpas.
Jugo propravola ne estas malmola.
Juku la haûto, sed ne sur mia korpo.
Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
Juneco petolis, maljuneco malsatos.
Jh
Jheti bastonon en la radon.
Jheti perlojn antaû la porkojn.
Jheti polvon en la okulojn.
Jhuri kaj rejhuri.
Jhuri per la barbo de l’ profeto.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial