PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N -
O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
N
Naivuloj jam ne ekzistas.
Najbaro ne ghemas, kiam boto nin premas.
Naskighas fianchino por sia fiancho.
Naskighu, edzighu kaj mortu, chiam monon alportu.
Nazo supren, vento antaûen.
Ne atendis, ne esperis, malfelicho aperis.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
Ne atingos krio ghis la trono de Dio.
Ne aûskutinte,ne kondamnu.
Ne batalu pot’ el tero kontraû kaldrono el fero.
Ne batas pastono sen persono.
Ne bedaûru hieraûan, ne atendu morgaûan, ne forlasu
hodiaûan.
Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
Ne chiam daûras malbona vetero, ne chiam daûras homa sufero.
Ne chiam estas festo, venos ankaû fasto.
Ne chiam estas sankta Johano.
Ne chiam per agho mezurighas la sagho.
Ne chio batas, kio tondras.
Ne chio brilanta estas diamanto.
Ne chio griza estas lupo.
Ne chio utilas, kio brilas.
Ne chion oni devas severe ekzameni.
Ne chiu aspiranto devas esti prenanto.
Ne chiu bojato estas shtelisto.
Ne chiu fianchighas, kiu svatighas.
Ne chiu ghibulo estas sanktulo.
Ne chiu havas egalan felichon.
Ne chiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
Ne chiu papereto estas banka bileto.
Ne chiu raporto estas vera vorto.
Ne chiuj havas egalan felichon.
Ne defendas oro kontraû doloro.
Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
Ne diru "hop" antaû la salto.
Ne doloras frapo sur fremda kapo.
Ne donu kaj ne boju.
Ne ekpepi!
Ne ekzistas en komerco amikeco nek sherco.
Ne ekzistas forto kontraû la morto.
Ne ekzistas fumo sen brulo.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Ne ekzistas honoro sen laboro.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Ne ekzistas kareso sen intereso.
Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
Ne ekzistas ofico sen benefico.
Ne ekzistas regulo sen escepto.
Ne ekzistas savo kontraû malbona virino.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
Ne el chiu ligno oni faras violonon.
Ne el unu forno li manghis jam panon.
Ne elvershu la malpuran, antaû ol vi havas la puran.
Ne elvoku lupon el la arbaro.
Ne en chiu afero estu severa.
Ne en unu tago elkreskis Kartago.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
Ne falas frukto malproksime de l’ arbo.
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
Ne faru kalkulon sen la mastro.
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
Ne fidu heredon, fidu posedon.
Ne gutas mielo el la chielo.
Ne havante, oni petas; ricevinte, forjhetas.
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
Ne helpas plendo nek ploro kontraû kreditoro.
Ne helpas ploro al doloro.
Ne helpas spegulo al malbeluno.
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
Ne insultu mizeras, ne moku malliberan.
Ne iras hakilo al kolo humila.
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
Ne iru fadeno antaû kudrilo.
Ne iru okuloj super la frunton.
Ne jugho kondamnas, sed jughanto.
Ne jughu pri afero laû ghia ekstero.
Ne kaptita, ne punita.
Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
Ne kashighas lia lango malantaû la vango.
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
Ne kotas besto en sia nesto.
Ne krachu la puton, char vi trinki bezonos.
Ne kredas shtelisto, ke honestaj ekzistas.
Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
Ne lacighos mano, ne farighos pano.
Ne lacighu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Ne laûdu la tagon antaû vespero.
Ne longe sinjora daûras favoro.
Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
Ne maro dronigas shipon, sed la ventoj.
Ne mia estas la chevalo, min ne tushas ghia falo.
Ne moku mizeron de alia, char baldaû venos via.
Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
Ne movi la bushon!
Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
Ne naskighu richa, naskighu felicha.
Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
Ne pentru diablon sur la muro.
Ne por lupo estas supo.
Ne povas chiu homo esti pap’ en Romo.
Ne prediku knabino al via patrino.
Ne prenis pastro la donon, rekashu sako la monon.
Ne prokrastu ghis morgaû, kion vi povas fari hodiaû.
Ne punu edzinon antaû infanaj okuloj, ne punu infanojn antaû
fremduloj.
Ne pushu vian regularon en fremdan anaron.
Ne rapidu insulti, volu aûskulti.
Ne rapidu kun fido antaû longa kunesido.
Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
Ne rapidu, trankvile decidu.
Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
Ne sama la vento blovas konstante.
Ne sanktuloj potojn faras.
Ne serchu bonan arbaron, serchu bonan najbaron.
Ne servas larmos anstataû armo.
Ne shovu (la) nazon en fremdan vazon.
Ne shpari monon nek penon.
Ne shtelus shtelistoj, se ne ekzistus kashistoj.
Ne sperite, ne songhite.
Ne spicighas mangho de mastrina beleco.
Ne sufichas ploro al kreditoro.
Ne taûgas du ursoj por unu nesto.
Ne taûgas la vero por komerca afero.
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
Ne timu tranchilon, timu babilon.
Ne trovante bovinon, oni shtelas kokinon.
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin chasis.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
Ne valoranto plachas, sed plachanto valoras.
Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
Ne valoras la akiro ech la penon de l’ deziro.
Ne valoras la faro la koston de l’ preparo.
Ne veku malfelichon, kiam ghi dormas.
Ne venas honoro sen laboro.
Ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas.
Ne venos rato mem al (la) kato.
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
Ne voku diablon, char li povas aperi.
Ne volas kokin’ al festeno, sed oni ghin trenas perforte.
Ne volis rajdi sur chevalo, ekrajdis sur azeno.
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
Nebuligi (al iu) la okulojn.
Neceseco kontraûvola estas legho malmola.
Neceso ne estas kareso.
Neevitebla malbono.
Negho kashas nur ghis printempo.
Negocaj aferoj estas severaj.
Nek al teksto, nek al preteksto.
Nek al temo, nek al celo.
Nek eniro, nek eliro.
Nek ghojo, nek malghojo daûras eterne.
Nek helpeble, ne konsileble.
Nek io, nek alio.
Nek pikite, nek hakite.
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
Nek por baki, nek por haki.
Nek transnagheble, nek transireble.
Neleghe akirita ne estas profita.
Nenia ago farighas sen pago.
Nenia konstruo povas esti sen bruo.
Nenia peketo restas longe sekreto.
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
Neniam atendita ofte venassubite.
Nenie semata, nenie trovata.
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj shuldoj
turmentas.
Neniom da oro, sed bona gloro.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Neniu sanktulo estas sen makulo.
Neniu scias, kio morgaû lin trafos.
Neniu vidas, kio lin insidas.
Nesciado de legho neniun pravigas.
Nevo de papo facile farighas kardinalo.
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
Ni laboru kaj esperu.
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
Ni vidas, kiu ridas; kiu ploras, ni ne vidas.
Nigran kornikon sapo ne blankigos.
Nigro sur blando pruvas sen manko.
Nin chiam ravas, kion ni ne havas.
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
Nokte ech monstro estas belulo.
Nomo egala, sed esenco mala.
Notu en la kamentubo.
Nova balailo bone balaas.
Nova stato, nova vivo.
Novaj sinjoroj, novaj moroj.
Nuda kaj kruda, sen grosho en posho.
Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
Nun finighas mia klereco.
Nur pano kun fromagho, sed afabla vizagho.
Nur suferinto shatas felichon.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Nutri per promesoj.
Nutru lupon plej sate, li chiam serchas arbaron.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N -
O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial