PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
B
Babilas, muelas, kion lango elpelas.
Balaajhon el korto eksteren ne elportu.
Barakti kiel fisho ekster la akvo.
Barbo elkreskis, sed saghon ne naskis.
Barbo potenca, sed kapo sensenca.
Barelo malplena sonas plej laûte.
Bastono batas, bastono resaltas.
Batadi kiel fisho kontraû glacio.
Batadi la venton.
Bataladi kontraû la sorto.
Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
Batita komprenas aludon.
Bato de frato estas sen kompato.
Bato de patrino ne longe doloras.
Batu malbonulon, li vin flatos; kisu, li vin batos.
Bedaûrinde!
Bedaûro kaj chagreno shuldon ne kovras.
Bela birdo!
Bela celo por fabelo.
Bela paro por altaro.
Bela per vizagho, sed ne bela per sagho.
Bela vizagho estas duono da doto.
Bela vizagho, sed ne bela la sagho.
Belaj rakontoj el trans la montoj.
Beleco hodiaû estas, morgaû ne restas.
Beleco logas, virto apogas.
Belecon taksas ne okulo sed koro.
Bezono estas plej forta ordono.
Birdo kantas laû sia beko.
Birdo petolas, kiom ghi volas.
Blindulo kartojn ludi ne devas.
Bojas hundido, char tiel faras la hundo.
Bojas hundido, kiel ghi aûdas de hundoj.
Bojas hundo sen puno ech kontraû la suno.
Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loghu.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
Bona gloro pli valoras ol oro.
Bona ideo venas post la pereo.
Bona kaporalo revas esti generalo.
Bona puno por malbona peno.
Bona stato saghigas, malbona malsaghigas.
Bona vino al la fino.
Bonaj infanoj gepatrojn felichigas, malbonaj ilin entombigas.
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
Bone kreskas la herbo, sed chevalo jam mortis.
Bone sukcesu, sed ankaû nin ne forgesu.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
Bonfaron oni facile forgesas.
Bongusta peco longe ne atendas.
Bono farita ne estas perdita.
Bono posedata ne estas shatata.
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
Bovo prenita, koko donita kaj ... kvita.
Brava batalanto kontraû plado bolanta.
Brava homo en sia domo.
Bravulo kontraû musho, sed musho kontraû bravulo.
Brogita ech sur akvo blovas.
Bruligi al si la lipharojn.
Brulo potenta, nula esenco.
Buchas la lupo, oni ankaû ghin buchos.
Butonumi iun malvaste.
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial