PROVÉRBIOS: ESPERANTO
 
A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
D
Danci antaû iu sur piedoj kaj manoj.
Danci kiel kato chirkaû poto.
Danci laû ies fajfilo.
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
Dando el regha hundejo.
Danghera estas bovo antaûe, chevalo malantaûe, kaj malsaghulo de chiuj flankoj.
Danghero sieghas, al Dio ni preghas; danghero chesas, ni Dion forgesas.
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
De bona vorto lango ne doloras.
De Dio ne araghos, lupo vin ne manghos.
De edzigho tro malfrua orfoj naskighas.
De elekto tro multa plej malbona rezulto.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
De fremda grosho shirighas la posho.
De guto post guto disfalas granito.
De kantado senpaga doloras la gorgho.
De kiu la kulpo, por tiu la puno.
De l’ koro spegulo estas la okulo.
De la busho ghis la manoj estas granda interspaco.
De la manoj ghis lipoj la sup’ elvershighas.
De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
De legado sen atento ne richighas la prudento.
De lia vivo arangho estas trinko kaj mangho.
De majesta ghis ridinda estas nur unu pasho.
De malbona shafo estas bona ech tufo.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
De malrichula mangho ni guston ne scias.
De mangho malrichula ni guston ne scias.
De nehavanto ech regho nenion ricevos.
De parolo ghis faro estas tre malproksime.
De peko kaj mizero estas plena la tero.
De plendo kaj ploro ne forighas doloro.
De pli da suko ne malbonighas la kuko.
De rigardo tro alta malsanighas okulo.
De sama koloro, de sama valoro.
De semo putra venas frukto ne nutra.
De senprisensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
De shafo senlana ech lanero taûgas.
De superfluo malbonighas la ghuo.
De tro da pano venas malsano.
De tro multa scio krevas la kranio.
De unu bovo oni du felojn ne (de)shiras.
De vorto ghentila ne doloras la lango.
De zorgoj, ne de jaroj, blankighas la haroj.
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranchu.
Deko da pekoj, unu la puno.
Demando ne kostas, demando ne devigas.
Demeti de si la antikvan Adamon.
Dentoj mordas la langon, tamen ambaû sin amas.
Depost tempo nememorebla.
Detruita ghis la fundo de l’ fundamento.
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
Deziri al iu chion bonan.
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
Deziro tre granda, sed mankas la forto.
Deziru sincere, vi atingos libere.
Deziru, ne deziru, ordon’ ests, iru!
Diablo ne chiam unu pordon sieghas.
Diablo shercon ne komprenas, vokite li venas.
Difekton de naturo ne kovros veluro.
Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
Dio batas, Dio kompatas.
Dio donis bushon, Dio donos manghon.
Dio donis infanon, Dio donos (por ghi) panon.
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
Dio donis tagon, Dio donos manghon.
Dio donis, Dio prenis.
Dio ghuste faras, neniam eraras.
Dio kompatu!
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
Dio manghos donacis, sed la dentoj agacas.
Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
Dio ne ricevis, diablo forlevis.
Dio orfojn ne forgesas.
Dio punas laû la fortoj.
Dio puni deziras, li la saghon fortiras.
Dio scias bone pri niaj bezonoj.
Dion fidu, sed senfare ne sidu.
Dion kolerigis, homojn ridigis.
Dion laûdu kaj diablon aplaûdu.
Diri al iu nudan veron.
Diri la puran veron.
Diris kaj foriris.
Dirite, farite.
Diron oni neas, skribo ne pereas.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
Disputoj kondukas al malpaco.
Disputu komence, vi ne malpacos en fino.
Disputu pri chio, sed sen garantio.
Dolche shmiri al iu la lipojn.
Donacetoj subtenas amikecon.
Donaco nesincera estas donaco infera.
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
Donado de almozoj neniam malrichigas.
Doni al iu la baton de morto.
Doni la finofaran baton.
Doni la tonon.
Doni lecionojn de moroj.
Doni ovon, por ricevi bovon.
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
Dorloti serpenton sur sia brusto.
Dormus leporo, se ghi chason ne timus.
Doto koron ne varmigas.
Drashi fojnon.
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
Dronanto domon proponas, savito ech brikon ne donas.
Dronanto ech herbeton kaptas avide.
Droni en detaloj.
Du botoj faras paron.
Du kontraû unu prezentas armeon.
Du manoj faras chio, sed unu nenion.
Du militas, tria profitas.
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj che unu kameno, neniam vivas sen reciproka malbeno.
Dubo gardas kontraû risko.
Dum la manghado venas apetito.
 

  A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial