PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
M
Machi kaj remachi.
Magia rondo.
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
Malantaû barilo kuragho estas facila.
Malantaûe mizero, antaûe malespero.
Malaperis kiel shtono en maron.
Malaperis, kiel vaporo.
Malbona herbo froston ne timas.
Malbona virino diablon superas.
Malbone kashita shteliston incitas.
Malbonon oni memori ne chesas, bonon oni baldaû forgesas.
Malbonulon diablo ne prenas.
Maldolcha por la lango, sed saniga por la sango.
Malfelicho inviton ne atendas.
Malfelicho kaj peko levighas sen veko.
Malfelicho komuna estas malpli premanta.
Malfelicho malofte venas sole.
Malfelicho sin ne ghenas, farugeston, ghi tuj venas.
Malfelicho venas rajde, foriras piede.
Malfelicho venas sen alvoko.
Malfelicho venas, malfelichon kuntrenas.
Malfelichoj kaj batoj venas chiam kun fratoj.
Malfermita kelo tentas al shtelo.
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Malgrandaj infanoj kaûzas laboron, grandaj, doloron.
Malhumileco estas kara plezuro.
Maljunaj jaroj, sed ne saghaj faroj.
Malkovri al iu sian koron.
Malnova afero en nova livero.
Malpaco pro limo farighas kutimo, malpaco pro kredo farighas heredo.
Malpaculo.
Malpaculon chiu batas.
Malplachas nenio, se taksas pasio.
Malplena sako pushas al peko.
Malplena sako tentas al peko.
Malpli da havo, malpli da zorgoj.
Malpli da posedo, malpli da tedo.
Malpli esperu, pli konsideru.
Malproksime vidas, antaû la nazo ne vidas.
Malpurulo.
Malricha kiel muso pregheja.
Malricheco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
Malricheco ne estas malvirto.
Malrichigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
Malrichulo parencojn ne havas.
Malrichulo rabiston ne timas.
Malsagha kiel shtipo.
Malsagho estas najbaro de mizero.
Malsaghulo chie sian nomon skribas.
Malsaghulo de chiuj flankoj.
Malsaghulo diris vorteron, saghulo komprenas la tutan aferon.
Malsaghulo en foiro estas bona akiro.
Malsaghulo kaj infano parolas la veron.
Malsaghulo kiel tamburo: kiu pasas, lin batas.
Malsaghulo malpacigis kaj dek saghuloj repacigi ne povas.
Malsaghulo ne grizighas nek senharighas.
Malsaghulo ofte estas profeto.
Malsaghulo shtonon jhetis, dek saghuloj ghin ne atingos.
Malsaghulo venas, komercisto festenas.
Malsaghuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’.
Malsaghulon favoras felico.
Malsaghulon oni batas ech en la preghejo.
Malsanan demandu, al sana donu.
Malsano venas rapide, for iras rigide.
Malsata stomako orelon ne havas.
Malsato donas spriton.
Malsato malfortigas, shuldo suferigas.
Malsato ne estas frato.
Malsato plej bone gustigas la manghon.
Malsatulon la fabloj ne nutros.
Malshparulo ghuas nelonge, avarulo neniam.
Mankas klapo en lia kapo.
Mankis al Petro klopodoj, li achetis al si domon.
Manko de oro ne estas malhonoro.
Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldektra.
Mano manon lavas.
Mano pekis, dorso pagas.
Manon malkvietan chiu muro atakas.
Marchandado acheti ne devigas.
Marchando acheti ne devigas.
Maro chiujn riverojn ricevas, kaj tamen ne krevas.
Maro da mizeroj.
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
Mastro en vojo, servantoj en ghojo.
Matena horo estas plena de oro.
Matenas, vesperas, kaj tago malaperas.
Matura agho.
Melki kproviron.
Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
Mensoganto devas havi bonan memoron.
Mensogas kiel funebra parolo.
Mensogas kiel gazeto.
Mensogas kiel kalendaro.
Mensogo kaj shtelo estas du fratoj.
Mensogo malproksimen ne kondukas.
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
Meti trabojn sur la vojon.
Metio lacigas, metio vivigas.
Metio manghon ne bezonas kaj manghon tamen donas.
Mezuri laû sia metro.
Mi ankaû lokon sur la tero okupas.
Mi blinde pafos, eble trafos.
Mi flanke sidis, mi ne aûdis nek vidis.
Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
Mi hejme sidis, nenion vidis.
Mi konas miajn homojn.
Mi lavas al mi la manojn.
Mi lin liberigis, li min saghigis.
Mi ne povas kapti en ghi la sencon.
Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
Mi ne volas tion chi scii.
Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
Mia lango, mia malamiko.
Mia loghejo estas mia reghejo.
Mia loghejo, mia reghejo.
Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
Mieno fiera al ludo mizera.
Miljaroj ne povis, minuto elshovis.
Min ne tushas la afero, mi staras ekstere.
Minacas dento al la vento.
Minaci per pugno en la posho.
Minacoj ne mortigas.
Miraklo inter mirakloj.
Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Mizero havas talentan kapon.
Mizero instruas.
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
Mizero saltas, mizero haltas.
Mizero sur mizero.
Mola kiel vakso.
Mono amas kalkulon.
Mono estas regho, mono estas legho.
Mono fluas al richulo, batoj al malrichulo.
Mono kuras al mono.
Mono mondon regas.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, chio perdita.
Mono plenumas chiujn oficojn.
Mono publika estu fortika.
Monto gravedighis, muso naskighis.
Montradi al si reciproke la dentojn.
Montras prolo, kion cerbo valoras.
Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
Montru moneron, chio farighos.
Mordantaj hundoj kuras chiam kun vundoj.
Morgaû estas la amata tago de mallaboruloj.
Morgaû frue venos plue.
Mortinta serchu chielon, vivanta ian celon.
Muele sencele.
Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
Multaj svatighas, felichulo edzighas.
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
Multe da fianchoj, sed la ghusta ne venas.
Multe da peno, neniom da pano.
Multe da sprito, sed neniom da profito.
Multe en kapo, sed nenio en posho.
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
Multe komencite, malmulte plenumite.
Murmuregas la urso, sed danci ghi devas.
Murmuri tra la dentoj.
Muso la katon chiam ofendis.
Muso satighis, faruno malbonighis.
 

 A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial