PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
V
Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Vane vi tentas, mi ne konsentos.
Vazo rompita longe sin tenas.
Venas chagreno sen granda peno.
Venas kvazaû vokita kaj petita.
Venas profito, venas merito.
Venas proverbo el popola cerbo.
Venas prudento post la ghusta momento.
Venas rido post minaco, kaj pacigho post malpaco.
Venis fino al mia latino.
Venis mizero, helpu min, frato; pasis mizero, for, malamato.
Venis tranchilo al la gorgho.
Venkas ne forto, venkas la sorto.
Venkinton oni ne batas.
Venos knabeto ankaû kun peto.
Venos shtelisto al la jughisto.
Venos tempo. venos konsilo.
Vento al li ekflugis sub la haûto.
Vento sendita tondron reportos.
Ventro malsata orelon ne havas.
Vera kiel vorto de profeto.
Vera opinio montrighas en ebrio.
Vergo doloras, sed saghon ellaboras.
Vero ne bezonas mediti nek spriti.
Vershi aeron al aero.
Vespere ghuu lunon, sed ne serchu la sunon.
Vespero lacigas, mateno freshigas.
Vesto eluzita, sed pureco spirita.
Vesto homon prezentas.
Veturi sur sia paro da kruroj.
Vi amas preni, amu redoni.
Vi min manghigos, mi vin trinkigos.
Vi ne kredas, ne aûskultu, sed min ne insultu.
Vi povas ech havi lignon sur lia kapo.
Vi sekrete vorton diros, ghi tra l’ tuta mondo iros.
Vi sekretos al edzino, shi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto
promenados sen fino.
Vi varmigos serpenton, ghi al vi enpkos la denton.
Via dekstramano ne sciu, kion faras la maldekstra.
Vian vivon ghuu, sed fremdan ne detruu.
Vidas okulo, sed mano ne trafas.
Vilaghano kreditas, vilaghestro prunt(epren)as.
Vin ne tushu la eraroj en fremdaj faroj.
Virina lango buchas sen sango.
Virina ploro sen valoro.
Virina rideto pli kaptas ol reto.
Virino batas per lango, aperas vundo plej sanga.
Virino bonorda estas muta kaj surda.
Virino elighis, kalesho senpezighis.
Virino havas haron longan kaj saghon mallongan.
Virino kolera pli ol hundo danghera.
Virino scias, tuta mondo scias.
Virta virino straton ne konas.
Vitro kaj felicho ne estas fortikaj.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
Vivi de estontaj enspezoj.
Vivi de shparita kaso.
Vivi emerite.
Vivi en silko kaj veluro, en ghojo kaj plezuro.
Vivi iele-trapele.
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
Vivi kiel che la brusto de Dio.
Vivi kiel kuko en butero.
Vivi kun iu en fido kaj konfido.
Vivi kun iu en intima amikeco.
Vivi kun iu kiel hundo kaj kato.
Vivi larghe kaj lukse.
Vivi laû postuloj de la ghustaj kalkuloj.
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
Vivi per sistemo de "el mano al busho".
Vivi sate kaj glate.
Vivis puninde, mortis ridinde.
Vivo glate ne fluas, chiam batas kaj skuas.
Vivo modera estas vivo sendanghera.
Vivo sen modero kondukas al mizero.
Vivon privatan kashu la muroj.
Vivon travivi estas art’ malfacila.
Vivu mizere, sed vivu libere!
Vivu stomako laû stato de l’ sako.
Vivu, progresu, sed lerni ne chesu.
Vizagho agrabla kaj ungo diabla.
Vizagho de Katono, sed virto de fripono.
Vizagho sen kulpo, sed koro de vulpo.
Vo sekrete vorton diros, ghi tra l’ tuta mondo iros.
Vojon batitan herbo ne kovras.
Vojon batitan herbo ne kovras.
Volanta kruro ne lacighas de kuro.
Vole-nevole.
Voli aû ne voli neniu malpermesas.
Volo kaj deziro leghojn ne konas.
Volo kaj sento faras pli ol prudento.
Volus kato fishojn, sed la akvon ghi timas.
Vort’ en ghusta momento faras pli ol arghento.
Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
Vorto donita estas kiel legho.
Vorto sona estas plej admona.
Vortoj sakon ne plenigas.
Vortojn shparu, agojn faru.
Vulpo faras oferon, atendu dangheron.
Vulpo mieno shanghas, sed plue kokidojn manghas.
Vundan lokon protektis, alian difektis.
Vundo pasas, vorto restas.
Vundo sekreta doloras plej multe.
Z
Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial