PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
U
Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
Unu fava shafo tutan shafaron infektas.
Unu floras, alia ploras.
Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
Unu fojon shtelis pomon kaj perdis por chiam honestan nomon.
Unu guto plenigas la glason.
Unu hako kverkon ne faligas.
Unu hirundo printempon ne alportas.
Unu kapo facile trovas apogon.
Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
Unu orienten, alia okcidenten.
Unu ovo malbona tutan manghon difektas.
Unu pasero alian valoras.
Unu sagho estas bona, du estas pli bonaj.
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
Unu sola guto la glason plenigas.
Unu soldato militon ne faras.
Unu vido taûgas pli ol dek aûdoj.
Unu vundo alian kuracas.
Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’.
Unua atesto estas la vesto.
Unua pasho iron direktas.
Unua venis, unua prenis.
Unueco donas fortecon.
Unufoje shtelinta restas chiam shtelisto.
Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Urtiko frosto ne difektas.
Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
Uzu tempon estantan, antaûvidu estontan, memoru estintan.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial