Gardatan shafon ech lupo timas.
Gardu kandelon por la nokto.
Gardu min Dio kontraû amikoj, kontraû malamikoj mi gardos
min mem.
Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
Gast’ en tempo malghusta estas shtono sur brusto.
Gasto havas akrajn okuloj.
Gasto kiel fisho baldaû farighas malfresha.
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
Gasto tro petata foriras malsata.
Geamantoj sin pikas.
Geedzoj en paco vivas en regha palaco.
Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
Granda estas la mondo, sed rifughon ne donas.
Granda frakaso en malgranda glaso.
Granda kranio, sed interne nenio.
Granda nubo, eta pluvo.
Granda nubo, malgranda pluvo.
Granda ofico, grandaj zorgoj.
Granda parolisto estas duba faristo.
Granda parolisto, malgranda faristo.
Granda parolo, sed malgranda volo.
Granda shipo bezonas profundon.
Granda telero, malplena kulero.
Grandaj malbonoj, grandaj rimedoj.
Griza barbo saghon ne atestas.
Grosho shparita neniam perdighas.
Groshon shtelis: ho, shtelisto! milojn shtelis: financisto.
Guto malgranda, sed shtonon ghi boras.