PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
K
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
Kalkuli mushojn.
Kalumniante konstante, oni ech anghelon nigrigas.
Kapo estas por tio, ke ghi zorgu pri chio.
Kapo kun herbo, sen guto da certo.
Kapo majesta, sed cerbo modesta.
Kapo malsagha ne grizighas nek kalvighas.
Kapo pekas, piedoj suferas.
Kapoj diferencas, kranioj egalas.
Kaprica fianchino restos eterne fraûlino.
Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
Kaptu lin kiel forflugintan venton.
Kapucho monakon ne faras.
Kara estas dono en minuto de bezono.
Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
Karaktero olea.
Karakteron al kanto donas la tono.
Karesi al iu la barbon.
Karesi kontraû la haroj.
Kashu kiom vi povos, mensogo sin elshovos.
Kashu malbenon kaj faru bonan mienon.
Kastel’ en aero, malsato sur tero.
Ke la lup’ estu sata, kaj la shaf’ ne tushata.
Kelktempa cheso ne estas forgeso.
Kia ago, tia pago.
Kia demando, tia respondo.
Kia domagho!
Kia drapo, tia vesto.
Kia estas la homo, ia estas lia nomo.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Kia fripono, tia bastono.
Kia greno, tia pano.
Kia la birdo, tia la kagho.
Kia la homo, tia lia nomo.
Kia la kapo, tia la chapo.
Kia la poto, tia la kovrilo,
Kia la semo, tia la rikolto.
Kia naskighis, tia grandighis.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
Kia pago, tia ago.
Kia parokestro, tia paroko.
Kia patrino, tia filino.
Kia regalato, tia regalado.
Kia reganto, tia servanto.
Kia sono, tia resono.
Kia sufloro, tia aktoro.
Kia vivo, tia morto.
Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.
Kiam filino edzinighis, multaj fianchoj trovighis.
Kiam forto ordonas, legho pardonas.
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne enighu.
Kiam havo malaperis, sagho aperis.
Kiam kato jam formanghis, forpelado ne helpos.
Kiam kato promenas, la musoj festenas.
Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
Kiam nokto vualas, chiuj koloroj egalas.
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
Kiam pasis la agho, aperas la sagho.
Kiam sako mizeras, amo malaperas.
Kiam vorto eliris, vi ghin jam ne retiros.
Kie ajn rano iras, ghi chiam marchon sopiras.
Kie dento doloras, tien iras la lango.
Kie diablo ne povas, tien virinon li shovas.
Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
Kie estas mielo, tie mushoj ne mankas.
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
Kie estas sufero, estas ankaû espero.
Kie fumo levighas, tie fajro trovighas.
Kie jhuron vi aûdas, malbonon suspektu.
Kie jukas, tie ni gratas.
Kie lumo ekzistas, ankaû ombro trovighas.
Kie maldike, tie rompighas.
Kie mi disponas, tie mi ordonas.
Kie minaco, tie malpaco.
Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
Kie regas konkordo, regas ordo.
Kie regas la forto, tie rajto silentas.
Kie regas virino, malbona estas la fino.
Kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaû sklavas.
Kie timo, tie honto.
Kiel akirite, tiel perdite.
Kiel li meritis, tiel li profitis.
Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
Kiel oni, tiel che ni.
Kien ajn mi pafas, chio maltrafas.
Kien kudrilo iras, tien fadenon ghi tiras.
Kien vi vin turnos, chie malbone.
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
Kio al mi sonis, tion mi resonas.
Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
Kio aliloke promenos, al ni ankaû ghi venos.
Kio bone aspektas, tion chiu elektas.
Kio da jughantoj, tiom da jughoj.
Kio doloras, pri tio ni ploras.
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
Kio en koro sidas, la vizagho perfidas.
Kio en la kapo, tio sur la lango.
Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
Kio estas farita, estas sankciita.
Kio estas lernita, ne estas perdita.
Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
Kio farighis, jam ne efarighos.
Kio iras el koro, venas al koro.
Kio komencighis, tio ankaû finighos.
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
Kio mem ne venas, li per la dentoj ghin prenas.
Kio mia, tio bona.
Kio min ne tushas, kushu kiel kushas.
Kio multe kostas, multe valoras.
Kio pasis, ne revenos.
Kio pasis, nin forlasis.
Kio post la montoj kushas, tio nin neniom tushas.
Kio servas por chio, taûgas por nenio.
Kio taûgas por somero, ne taûgas por vintro.
Kio tra l’ dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
Kio vendighas kashite, vendighas plej profite.
Kiom ajn oni penas, per forto placho ne venas.
Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
Kiom da homoj, tiom da gustoj.
Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
Kiom da koroj, tiom da voloj.
Kiom la koro deziras.
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
Kion Dio ne donis, tion perforte ne serchu.
Kion fari! Volu-ne-volu, elekto ne ekzistas.
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
Kion koro portas, vizagho raportas.
Kion koro sentas, lango prezentas.
Kion legho malpermesas, tio plachi ne chesas.
Kion mem mi faras, tion chie mi flaras.
Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.
Kion mi povas, tion mi elshovas.
Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ghin perdis, ni ploras.
Kion ni vere bezonas, Dio ghin donas.
Kion oni volas, tion oni povas.
Kion Parizo aplaûdas, Berlino mallaûdas.
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
Kion saghulo ne komprenas, ofte malsagha divenas.
Kion sobreco deziras, ebrieco ghin diras.
Kion vi ne perdis, tion ne serchu.
Kion vi pripenas, tio al vi venas.
Kion vi semas, tion vi rikoltos.
Kiso antaû amasoestas kiso de Judaso.
Kiso malsincera estas danghera.
Kiso publika estas kiso malamika.
Kiu agas afable, vivas agrable.
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
Kiu akvon evitas, droni ne timas.
Kiu amas ghuon, amu ankaû enuon.
Kiu amas honoron, amu laboron.
Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
Kiu amas okulachi, ne havas kion machi.
Kiu aûdis unuan, ankaû aûdu la duan.
Kiu aûskultas, kie li ne devas, tiu aûdas, kion li ne revas.
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
Kiu bati deziras, trovas bastonon.
Kiu bojas, ne mordas.
Kiu bone agas, timi ne bezonas.
Kiu bone shmiras, bone veturas.
Kiu bone sidas, tiu lokon ne shanghu.
Kiu cedas al sia infano, ghin pereigas per propra mano.
Kiu chasas du leporojn, kaptas neniun.
Kiu che l’ vojo konstruas, tiun chiu instruas.
Kiu chion formanghis en tago, malsatos veespere.
Kiu chion senpripense parolas, aûdos tion, kion li ne volas.
Kiu demandas, tiu ne eraras.
Kiu devas, tiu elekti ne povas.
Kiu devas, tiu povas.
Kiu diras la veron, havas suferon.
Kiu domaghas groshon, perdas la tutan poshon.
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
Kiu donas rapide, donas duoble.
Kiu donis garantion, tiu pagu la shuldon.
Kiu dormas longe, vivas mallonge.
Kiu edzighas, tiu shanghighas.
Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
Kiu flatas al chiu, plachas al neniu.
Kiu forton ne havas, chiam malpravas.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
Kiu frue levighas, facile richighas.
Kiu garantias, trankvilon ne scias.
Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
Kiu groshon ne honoras, ech duongroshon ne valoras.
Kiu groshon ne respektas, richecon ne kolektas.
Kiu havas abelojn, havas mielon.
Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.
Kiu havas la forton, havas (la) rajton.
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
Kiu havas nenion, estas nenio.
Kiu havas oron, havas honoron.
Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
Kiu hundon mian batas, min mem ne tre shatas.
Kiu iras sperte, iras certe.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Kiu jam havas, tiu pravas.
Kiu kachon aranghas, tiu ghin manghas.
Kiu kachon kuiris, tiu ghin manghu.
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
Kiu koleras, tiu ne prosperas.
Kiu koleras, tiu perdas.
Kiu komencas jughon, iras sub jugon.
Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
Kiu komencis juiri, ne forkuru de l’ fajro.
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
Kiu konstante lokon shanghas, neniam sin aranghas.
Kiu kritikas kuraghe, mem agas malsaghe.
Kiu kuraghe aliras, facile akiras.
Kiu kutimis chion jughi, nenie povas rifughi.
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras; kiu mem ne penas, nenio al li venas.
Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
Kiu levighis fiere, baldaû falos al tero.
Kiu levis la piedon, devas ekpashi.
Kiu lin tushas, tiu lin sentas.
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
Kiu lupo naskighis, vulpo ne farighos.
Kiu malmulte deziras, felichon akiras.
Kiu malmulton ne shatas, multon ne meritas.
Kiu manghon al mi donas, tiu al mi ordonas.
Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
Kiu mem sin laûdas, tiun neniu aplaûdas.
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ghis la morto.
Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
Kiu minacas, tiu avertas.
Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
Kiu multe babilas, pensas malmulte.
Kiu multe minacas, ne estas danghera.
Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
Kiu multe parolas, ne multe faras.
Kiu multe profitas, ankaû perdon ne evitas.
Kiu multon deziras, nenion akiras.
Kiu naskighis sciuro, ne farighos vulturo.
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaûras.
Kiu ne krimas, tiu ne timas.
Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
Kiu ne riskas, tiu ne havas.
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
Kiu neniun savis, malamiko(j)n ne havas.
Kiu okazon forshovas, ghin jam ne retrovas.
Kiu panon donas, malsaton ne konas.
Kiu pekis, tiu pagas.
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam chapon.
Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
Kiu pli frue venas, pli frue muelas.
Kiu por chiuj laboras, pri si mem ne memoras.
Kiu povas antaûvidi!
Kiu pri shtelo silentas, tiu shtelon konsentas.
Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
Kiu prudenton ne havas, tiun sagho ne savas.
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
Kiu regalas per shtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
Kiu resonis, tiu sin donis.
Kiu richighas, tiu fierighas.
Kiu rigardas chielon, maltrafas sian celon.
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
Kiu rompis, tiu pagu.
Kiu saghon ne havas, Dio lin savas.
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
Kiu sentas, ploras, kiu vidas, nur ridas.
Kiu serchas marcipanon, perdas sian panon.
Kiu servas al chiu, al si mem malutilas.
Kiu shteliston regalas, mem shteliston egalas.
Kiu shuldojn estingas, richecon atingas.
Kiu shvitas, tiu profitas.
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
Kiu sin enjungis, devas tiri.
Kiu sin gardas, tiu sin savas.
Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
Kiu supren krachon jhetas, sian barbon al ghi submetas.
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
Kiu trans muro aûskultas, tiun la muro insultas.
Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaû okulojn difektas.
Kiu tro bezonas, tiu leghon ne konas.
Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
Kiu tro pelas, nur malakcelas.
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaû haltas.
Kiu tro ripozas, baldaû almozas.
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
Kiu venas plej frue, sidas plej ghue.
Kiu venis post la mangho, restas sen mangho.
Kiu venis unue, muelas pli frue.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaû estas almozulo.
Kiu vivas tgrankvile, vivas facile.
Kiu vivos, tiu vidos.
Kiu volas komerci, tiu saghon bezonas.
Kiu volas mensogi, devas bone memori.
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
Kiun favoras la sorto, por tiu ech koko estas ovoporta.
Kiun felicho subtenas, al tiu mem chio venas.
Kiun la sorto karesas, al tiu chio sukcesas.
Kiun la sortokaresos, tiu sukcesos.
Kiun malghojo ne turmentis, tiu ghojon ne sentas.
Kiun regho protektas, tiun ministro elektas.
Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
Kiuvivos, tiu vidos.
Klopodi pri chies favoro estas pleje malsagha laboro.
Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
Klopodo estas kun mono, sed sen ghi pli malbone.
Knaba gusto kun forto daûras ghis la morto.
Knabon senfortan chiuj batoj atingas.
Koko krias fiere, sed ne danghere.
Kolera kiel cento da diabloj.
Kolera kiel rabia hundo.
Kolero montras malsaghulon.
Kolero pravecon ne donas.
Komenca inklino daûras ghi la fino.
Komenci de Adamo.
Komenci per Dio kaj fini per diablo.
Komenci per flato kaj fini per bato.
Komencighis mizero, ghi venas per pordo kaj fenestroj.
Komencighis proceso, mono fluas sen cheso.
Komenco Aprila, trompo facila.
Komenco bona, laboro duona.
Komercisto estas chasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
Komparo ne estas pruvo.
Komplezema malsaghulo estas pli danghera ol malamiko.
Konateco ne estas hereda.
Konduki la dancojn.
Konfido naskas konfidon.
Konfidu, sed vidu.
Konighas birdo laû flugo kaj homo laû ago.
Konighas majstro laû sia verko.
Konkordo malgrandajhon kreskigas, malkonkordo grandajhon ruinigas.
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
Konscienco trankvila estas bona dormilo.
Konsento konstruas, malpaco detruas.
Konservas ech karbo la strukturon de l’ arbo.
Konsilojn chiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
Konsilu kiu povas.
Konsolighas mizerulo, se li estas ne sola.
Konstrui kastelojn en aero.
Konstrui kastelon sur glacio.
Konsumi sian antaûan grason.
Konsumi sian grenon antaû ghia maturigho.
Kontenteco estas pli bona ol richeco.
Kontentigi chiujn ech anghelo ne povas.
Kontentigi la katon kaj kune la raton.
Kontentulo estas pli felicha, ol homo plej richa.
Kontraû bato senatenda ekzistas nenia defendo.
Kontraû chiu malfacilo ekzistas konsilo.
Kontraû chiu rimedo ekzistas rimedo.
Kontraû chiu tedo ekzistas rimedo.
Kontraû doloro helpas bona humoro.
Kontraû faro farita ne helpas medito.
Kontraû forta mano la legho estas vana.
Kontraû homo fiera Dio estas severa.
Kontraû kalumnio helpas nenio.
Kontraû kalumnio ne povas batali ech dio.
Kontraû lupo ne helpas kalkulo.
Kontraû malfelicho ne defendas ech richo.
Kontraû malfelichoj barone ekzistas.
Kontraû mushoj bravulo, kontraû homoj timulo.
Kontraû neesto ne helpas protesto.
Kontraû nehavo ech jugho silentas.
Kontraû peko batalu, sed pekanton ne tushu.
Kontraû peko prediku, sed pekinton pardonu.
Kontraû tuta kohorto ech Herkulo estas malforta.
Kontraû vesto malbona konspiras chiu shtono.
Kontraû volo de Dio helpos nenio.
Kontraûstari per chiuj fortoj.
Konu nin, shatu nin!
Korniko vundita propran voston timas.
Koro plenighas, lango movighas.
Koro tro plena, busho parolas.
Korvo al korvo okulon ne pikas.
Kovri la bushon de sia konscienco.
Kresko mamuta, sed sagho liliputa.
Krevis la vazo antaû la nazo.
Krii el la tuta gorgho.
Kritiki estas facile, fari malfacile.
Kriu ech raûke, sed kanti ne chesu.
Kudri per fluganta kudrilo.
Kuiriston vaporo satigas.
Kulo nenion valoras, sed ghia piko doloras.
Kun Dio vi iros chien, sen Dio nenien.
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
Kun kiu vi kunighas, tia vi farighas.
Kun konfido neniam rapidu.
Kun la peko en mano.
Kun sia tuta domo kaj havo.
Kun sia tuta posedo kaj heredo.
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
Kun vero severa komercajho forvelkos.
Kune kaptite, kune punite.
Kuradi kiel venenita muso.
Kuragha homo en sia domo.
Kuragha mieno antaû propra kameno.
Kuraghe li staras, kiam muro lin baras.
Kuragho chion atingas.
Kurba estas la ligno, sed rekte ghi brulas.
Kurbighadi kiel diablo en akvo benita.
Kurbighu hoko laû postuloj de l’ loko.
Kuri de sia propra korpo.
Kutimo estas dua natura.
Kvarlito bona ne bezonas admonon.
Kvina rado che veturado.
Kvitighas servo per reservo.
 

 A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial