PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R - S
- Sh - T - U
- VZ
Página inicial
O
Obstina kiel kapro.
Ofta festo, malplena kesto.
Ofte chapo de kampulo kovras kapon de saghulo.
Ofte de kaûzo senenhava venas efiko plej grava.
Ofte kantas la busho, kiam ploras la koro.
Ofte ligis malsaghulo kaj (dek) saghuloj malligi ne povas.
Ofte mano forgesas, kion busho promesas.
Ofte saghulo vivas malriche kaj malsaghulo feliche.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Okazo faras shteliston.
Okazo kreas shteliston.
Okazon kaptu che l’ kapo, char la vosto estas glita.
Okulo avidas chion kion vidas.
Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Okulo ne vidis, pagu la sako.
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
Okupi sen celo lokon sub chielo.
Oni akceptas laû vizago, oni forlasas laû sagho.
Oni batas la oron, por provi ghian valoron.
Oni batas ne la aghon, sed la vizaghon.
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
Oni batas, malkresas, kaj ech plori ne permesas.
Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
Oni donacas per speso kaj laborigas por spesmilo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaghulon per lia rido.
Oni elbatas kojnon per kojno.
Oni estas richa neniam sufiche.
Oni faris, oni chesis, kaj ni chion forgesis.
Oni invitas- venu; oni donacas - prenu.
Oni komencas per shteletoj akj finas per shtelegoj.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
Oni lin konas, kiel blankan lupon.
Oni lin konas, kiel makulharan hundon.
Oni lin konas, kiel malbonan moneron.
Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
Oni metis makulon en mian kalkulon.
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
Oni ne povas sin movi laû chiu vento aparte.
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
Oni prishtelas ne richulon, sed sengardulon.
Oni tondas shafinojn, tremas la shafoj.
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
Ora shlosilo chion malfermas.
Ora shlosilo chiun pordon malfermas.
Ordigi al iu la kapon.
Ordo estas beno por chiu entrepreno.
Ordonita kiso havas guston maldolchan.
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
Oro nur fingron eksvingas kaj chion atingas.
Ovo kokinon ne instruas.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N
- O - P - R - S
- Sh - T - U
- VZ
Página inicial