PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T - U
- VZ
Página inicial
T
Tablo festena, sed telero malplena.
Tablo kovrita faras amikojn.
Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
Tago aranghas, tago shanghas.
Tago festa, for aferoj.
Tago tagon sekvas, sed ne similas.
Tajloro krimis, botisto pendas.
Taksi la sanon ni lernas enmalsano.
Tani al iu la haûton.
Tapishon ne deziris, maton akiris.
Temp’ estas mono.
Temp’ estas valoro simila al oro.
Tempo flatas, tempo batas.
Tempo kaj cirkonstancoj saghon alportas.
Tempo prenas, tempo pagas.
Tempo toleras, sed vero aperas.
Tempo venos, zorgon prenos.
Teni iun per fera mano.
Teni la okulojn en strecho.
Teni sian langon en la busho.
Tie chi malbone, tie nebone.
Tie iras fumo per densaj nuboj.
Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
Tiel estas, tiel restas.
Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
Timi sian propran ombron.
Timo havas grandajn okulojn.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
Tio chi estas laû lia gusto.
Tio estas lia amata chevaleto.
Titolo sen mono, sensignifa sono.
Tondro kampulon memorigas pri Dio.
Tordi shnuron el sablo.
Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
Tra vitro de teruro pligrandighas la mezuro.
Trafe aû maltrafe.
Trafi de Scilo al Karibdo.
Trafi ducelojn per unu shtono.
Trafi per la parolo rekte en la vizaghon.
Trafi per la vizagho en koton.
Trafis falchilo sur shtonon.
Trafis hakilo al ligno malmola.
Trafis pugno pugnon.
Traflugis anghelo preter orelo.
Trafos hakilo al ligno malmola.
Tralavi la gorghon.
Tranchi rekte en la karnon.
Transsalte-senhalte.
Trapafadi la aeron.
Tremo atakas.
Treni sian vivon de mizero al mizero.
Trfi per la parolo rekte en la vizaghon.
Trinki por ies sano.
Trio plachas al Dio.
Tro akra fajro estas sen daûro.
Tro alta postulo achetanton ne sharghas.
Tro da bono ne turmentas.
Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
Tro da konfido kondukas al perfido.
Tro da kuiristoj kachon difektas.
Tro da libero kondukas al mizero.
Tro da metioj, profitoj neniaj.
Tro elektema ricevas nenion.
Tro forta jhuro, la afero ne pura.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
Tro kara arangho por malkara tagmangho.
Tro la libero kondukas al mizero.
Tro longa atendo ghis fino de l’ vendo.
Tro longa sufero, malgranda espero.
Tro multe da salo malbonigas la manghon.
Tro nutrata kapro farighas kiel apro.
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
Tro rapida edzigho, porchiama katenigho.
Tro rapida faro estas nur baro.
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
Tro rapida richigho diablon ghojigas.
Tro saltas la rato, ghin kaptas la kato.
Tro sata, tro bata.
Troa festeno estas veneno.
Troa petolo danghera al kolo.
Troa petolo estas danghera por la kolo.
Trovighas bonaj homoj en mondo.
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
Truon de l’ honoro flikos neniu tajloro.
Turnighadi kiel serpento.
Tuso kaj amo ne estas kasheblaj.
Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
Tute ghuste laû lia gusto.
Tute libera, kiel birdo aera.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T - U
- VZ
Página inicial