Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > gnostikismo > Marciono
Marciono

Marciono

kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Marciono (fl. 150) estis kristana herezo de Romo, kiu fondis marcionismon, speco de gnostikismo, kiu floris en la jarcento II kaj forte minacis katolikismon. Gxi disvastigxis tra la roman imperion, ecx travivis la grandajn persekutojn de imperiestroj Valeriano kaj Diokleciano, kaj fine mortis en Sirio laux la Euxfrato en la jarcento IV, malaperinte en manikeismon.

Marciono ankaux estas la redaktoro de la eble plej frua kristanaj biblio: gxi nur enhavis unu evangelion (Luko) kaj la fruajn leterojn de Pauxlo. Li redaktis sian biblion por purigi gxin de iu ajn judismo. Marciono kredis, ke la juda Dio ne estis la Patro de Jesuo Kristo.

La cxefa verko de Marciono estis Kontrauxdiroj, kiu nur travivas en la citajxoj de Kontraux Marciono de Tertuliano. Kontrauxdiroj temis pri la kontrauxdiroj inter la juda Biblio kaj la skriboj de la kristanaj apostoloj. Ekzemple, Moseo diris "okulon pro okulo" sed Jesuo diris "Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian." Moseo predikis Dion de Justeco, sed Jesuo predikis Dion de Bono. La dio de Moseo estis dio pretenda, la dio de Jesuo estas la plejalta, vera Dio.

Tial la religio fondita de Jesuo ne estas la plenumo de judismo, sed religio tute nova.

Marciono komencis kun la letero de Pauxlo al la Galatoj:

Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. Cxar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo. (Galatoj 1.6-10)

Kaj kiu estas la evangelio de Pauxlo? La evangelio verkita de Luko, sekvinto de Pauxlo. Do la Biblio de Marciono nur enhavas unu evangelion, la evangelion de Luko. Sed la Luko de Marciono ne estas la Luko konata al ni: Marciono purigis gxin de iu ajn judismo. Plue, cxar Marciono kredis ke Jesuo estis homo nur laux apero, ne en fakto (la doktrino de docetismo, el la greka vorto por "sxajna"), sed vere estis Sendito de la vera Dio, Marciono ankaux forvisxis la rakontojn de Luko pri la naskigxo kaj relevigxo de Jesuo. Malmulte de la unuaj kvar cxapitroj de Luko restas en la Luko de Marciono.

Marciono simile redaktis la leterojn de Pauxlo -- ekzemple, li forvisxis la aludojn de Pauxlo al Abrahamo. Laux Marciono, la apostoloj miskomprenis Kriston pro ilia judismo. Do Marciono devis gxustigi iliajn skribojn.

La Biblio de Marciono:

El la leteroj de Pauxlo, Marciono ne akceptis la leterojn al Tito kaj Timoteo.

Laux Marciono, Jesuo estis la Sendito de la vera Dio, por liberigi nin de la Dio de Justeco, de la legxo de Moseo kaj la sabato.

Marciono, filo de sxipestro kaj episkopo de Sinopo, venis al Romo kaj donis multe de mono al la eklezio. Sed, en julio 144, kiam li prezentis siajn novajn ideojn, li estis anatemita kiel herezulo kaj lia mono estis redonita. Do Marciono fondis novan eklezion, kiu forte minacis la katolikan eklezion. La cxefa katolika atakanto kontraux marcionismo estis Tertuliano. Ireneo, Epifanio kaj Justino Martiro ankaux kritikis Marcionon. Polikarpo, kiu renkontis Marcionon en Romo, nomis lin "la unuenaskito de Satano". Ili rigardis lin kiel gnostiko.

La eklezio de Marciono havis diakonojn, episkopojn kaj ecx episkopinojn! Gxi baptis en la nomo de la Triunuo kaj donis euxkaristion per pano kaj akvo (anstataux la vino de katolikismo). Gxi praktikis martirecon, kiu ebligis gxin travivi la persekutojn de la roma imperio gxis la jarcento IV laux la banko de la Euxfrato.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je oktobro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T